*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 52111 ***
LA FORGESITO
AMA STELARO
Tradukaĵoj kaj originalaĵoj
Eldonejo:
Oskar Ziegler & Ko., Marktredwitz (Bayern)
1922
Al mia lumo
ENHAVO
paĝo
Dediĉo 5
Al la leganto 6
La korvo kaj la vulpo (trad. el Coelho Netto) 7
La nigra papilio (trad. el Olavo Bilac) 43
Trioleto (originale verkita)* 76
Alvoko (trad. el João Baena)* 77
Sola (originale verkita)* 80
Kiel knabo povas sin mem rekomendi (trad. el angla lingvo)* 81
Rozoj, rozoj ... (originale verkita) 83
La horloĝo (originale verkita) 85
Lulkanto (originale verkita) 86
Se mi estus riĉa ... (laŭmemore verkita)* 87
Marmeze (originale verkita)* 93
Vero vera (originale verkita) 94
Neĝa statuo (originale verkita) 96
Inter nuboj (originale verkita)* 97
Confiteor (trad. el Luiz Guimarães Filho) 104
Miraklo (originale verkita)* 105
Ami estas mia penso (originale verkita) 107
Lina el Moskvo (trad. el Dro Nuno de Andrade)* 109
Destino (trad. el nekonata aŭtoro)* 118
[*] Jam aperinta en Esperanta gazeto.
Al la leganto
Eble vi demandos al vi mem, kial la aŭtoro ne aperigas sian propran
nomon, kaj kial li sin prezentas kiel _La Forgesito_. Unue, por la
tutmonda esperantistaro, tio estus nur anstataŭo de pseŭdonimo, ĉar
ambaŭ nomoj estas nekonataj. Due, mi ĉiam rimarkas, ke la verkoj
estas pli ŝatataj, se la nomo de la aŭtoro restas en mistera ombro.
Multe da fojoj mi aŭdis tiun ĉi dialogon:
--A. (varme)--Belege! Kiu estas la aŭtoro?
--B. (same)--_La Forgesito!_
--A. --Tio estas pseŭdonimo.
--B. --Ha! La aŭtoro estas F.
--A. (malvarme)--Ne malbele.
Do, mi profitas je la sperto por esperi, ke ankaŭ vi tre varme
diros--Belege!--, antaŭ ol vi konas la veran nomon de
La Forgesito
Decembro 1921.
COELHO NETTO
La korvo kaj la vulpo
Porinfana komedio en unu akto
Personoj
Alberto } filoj de Terezo
Edmundo }
La profesoro
Terezo
Lucindo, servistino
Unu-akto
(Ĉambro dece meblita. Flankaj pordoj)
Sceno unua
Alberto kaj Edmundo
Alberto (eniras tra la dekstra pordo)
Tre certe mi ne sukcesas fari la aĉan priskribon. La profesoro al mi
diris: antaŭe sentu bone, poste priskribu, kaj mi ne sentas ion
alian ol mallaboremon; mallaboremon kaj malsaton. Kaj vi? Ĉu vi jam
faris la enuigaĵon?
Edmundo (ridetante)
Mi pensas, ke mi faris.
Alberto
Ĉu bone farita?
Edmundo
La profesoro juĝos.
Alberto
Vidigu. Mi imagas al mi vian verkon. Vi havas tre riĉan vervon
poetan. Mi neniam forgesos tiun admirindan soneton, kiun vi verkis
por la naskiĝa datreveno de la profesoro, kiu ne ĝin komprenis. Li
estas homo vulgara, tre vulgara. Ekster la reguloj gramatikaj kaj la
komentarioj pri Camões[1], li estas ŝtonego.
Edmundo (vante)
Ĉu vi memoras? Estis unu strofo bone farita...
Alberto
Unu strofo...! La tuto estis belega--dek kvar versoj valorantaj mil.
Kaj la stilo...! Kaj la riĉegeco de l' rimoj...!
Edmundo
Li trovis du versojn eraraj kaj unu malglata.
Alberto
Malglata estas li! Versoj eraraj... Kie estas la versoj eraraj?
Envio... Envio, ĉar la poezio estas donaco de l' dioj--oni ne lernas
senti kiel oni lernas la sintakson. Li scias funde ĉiujn regulojn de
la belparola arto, sed, kiam li skribas, ŝajnas, ke tion li faras
per fera bastono, tiel rigida estas lia frazaro. Kion vi priskribis?
Ni vidu la majstro-verkon.
Edmundo
Mi priskribis someran tagiĝon.
Alberto (flatemule)
Kun la kanto ĝojiga de l' birdetoj, la bleketo de la ŝafaro, la
roso brilanta sur la folioj...
Edmundo
Ja vi farus beletan paĝon, se vi volus: talentplena vi estas kaj vi
esprimas ĉion pli purece kaj elegante ol mi.
Alberto
Bagatelaĵo. Mi tre emas fantazii, de kiam mi ĝin povas fari kun la
dorso malsupren, sur la lito. Ha! por la kapo ne ekzistas io pli
komforta ol bona lanuga kapkuseno; la libroj estas tre ĝenantaj.
(Alia tono.) Lasu, ke mi vidu la priskribaĵon.
Edmundo
Jen. Sed ne ridu...
Alberto
Ridi? Preferinde diru: ne ploru. Ho! kara Edmundo, kredu--mi ne
envias riĉaĵojn, sed tion... (Tuŝas la frunton.) Se Dio proponus
al mi la elekton inter grandega riĉaĵo kaj bela talento, kiel la
via, mi ne ŝanceliĝus eĉ sekundon. (Ravite.) La talento! (Alia
tono.) Sed ni vidu la mirindaĵon. La estonto estas via. Mi...
kompatinda! Eĉ mi ne scias, kiamaniere min ŝirmi kontraŭ la
mizero. Fine... (Alia tono.) La tagiĝo... Ĝuste mi pensis pri la
malo: la noktiĝo. Mi komencis la priskribon: ĝi montriĝis tiel
malluma, tiel implikita, ke ĝi similis vintran nokton. La nokto
estas mia vundebla flanko. Dormi... Kaj kie estas la Tagiĝo?
Edmundo
Jen, prenu.
Alberto
Donu. (Edmundo transdonas al li paperon.) Kia skribo! Mi ne scias,
kiamaniere vi sukcesas skribi tiel simetrie, mia knabo. Kvieta
karaktero... Mia skribo estas fuŝaĉo, kiun mi mem kelkfoje tre
malfacile povas deĉifri. (Eklegas senvoĉe, kun gestoj de admiro.
Edmundo rigardadas lin vante. De tempo al tempo Alberto ekkrias):
Belete! Admirinde! Belege! (Subite.) Kia belaĵo, Edmundo! Mi
fieriĝas pro vi. Mi tuj montros tion al Aŭgusto... Li estas tiel
tromemfida. Estas bone, ke li vidu paĝon el majstro. Nur unu
minuton.
Edmundo
Ne malfruiĝu. La profesoro baldaŭ venos.
Alberto
Nur momenteton. (Eliras tra la dekstra pordo.)
Sceno dua
Edmundo kaj Terezo
Terezo (eniras tra la maldekstra pordo)
Kie estas via frato?
Edmundo
Li ĵus iris najbaren por montri aferon al Aŭgusto.
Terezo
Anstataŭ labori. La profesoro tuj venos, estas preskaŭ la deka.
(Alia tono.) Nu, ĉu vi jam faris vian ekzercon?
Edmundo
Jes, patrino. (Karese.) Kaj se mi ricevos la plej bonan noton, ĉu
panjo kondukas min al la urbocentro, por ke mi elektu ludilon?
Terezo
Ja, certe. Vi bone scias, ke mi plenumas ĉiam mian promeson.
Edmundo
Mi volas fervojon, kun la reloj, la pontoj, la tuneloj... por ludi en
la ĝardeno.
Terezo (ridetante)
Kaj se Alberto sukcesos pli bone?
Edmundo
Alberto... (Ridetas ironie.) Al li la premio...
Terezo
Vi malŝatas vian fraton. Tamen atentu, la profesoro opinias lin tre
inteligenta. Eĉ li diras, ke estas domaĝe, ke li ne lernas
diligente.
Edmundo
Mi ne opinias male, panjo. Alberto estas pli vigla ol mi, lia
inteligenteco estas pli granda, sed... li malamegas la librojn. Li
dormas sur ili. Vi vidos, ke li ne prezentas eĉ unu linion pri la
ekzerco.
Terezo
Ĉu li ne ĝin faris?
Edmundo
Dum mi estis skribanta, li dormis. Eble li laboris matene.
Terezo
Povas esti. Li ellitiĝis tre frue, kaj sin enŝlosis en la ĉambro.
Edmundo
Por trarigardi la gravuraĵojn de la ilustritaj revuoj.
Terezo
Ĉu vi vidis?
Edmundo
Li mem diris.
Terezo
Des pli malbone. Li ricevos, kion li meritos. (Atentante.) Mi
supozas, ke li venas.
Edmundo
Eble tiu estas la profesoro, kaj mi tuj iras por alporti miajn
librojn.
Sceno tria
Terezo kaj Alberto
(Alberto eniras tra la dekstra pordo, suspekteme)
Terezo
De kie vi venas kun la vangoj tiel ruĝaj?
Alberto
Ĉu mi? De la laboro.
Terezo
Ĉu vi ne iris al la najbaro? Edmundo diris al mi, ke vi estis
alirinta al Aŭgusto por montri ion al li.
Alberto
Mi iris revidi mian ekzercon. (Kolerete.) Mia moŝto frata kontrolas
troege miajn paŝojn. Certe li parolis malbone pri mi: ke mi dormis,
ke mi ne atentis pri mia tasko. Jes, mi dormis, nokte, ĉar mi
preferas labori dum la freŝo de la mateno. Plie, mi ne havas la
kreigan fantazion de Edmundo, nek mi verkas laŭ informoj: mi
elrigardas kaj mi priskribas, kion mi vidis. Je kioma horo mi
ellitiĝis hodiaŭ? Panjo vidis.
Terezo
Jes, estis frumatene.
Alberto
Je duono de la sesa. Por kion fari? Por vidi la sunleviĝon, aŭdi la
birdojn, senti la tagiĝon.
Terezo
Kaj ĝin priskribi...?
Alberto (kaŝe-malice)
Mi ne scias. Baldaŭ vi vidos. Kiam la lernama Edmundo iris en la
lernoĉambron, mi jam estis fininta mian laboron kaj mi amuzadis min
rigardante la gravuraĵojn de la revuoj. Poste mi aliris al la
ĝardeno kaj li restis tie ĉi.
Terezo
Kaj via skribaĵo?
Alberto
Mi lasis ĝin en la paperujo.
Terezo
Do, se vi faris, kion vi diras, vi ricevos la merititan premion.
Alberto
Mi penadas plej eble, sed la mallaboremula reputacio persekutas
min.--Eĉ se miaj verkoj estas pli bonaj ol tiuj de Edmundo, ĉiam
la laŭroj estas rikoltataj de li--kiam tio ne okazas pro la merito,
ĝi estas pro la aĝo, ĉar li estas pli juna. Kaj oni ne volas, ke
mi indignu.
Terezo
Sed kiu klaĉas pri vi?
Alberto
Ĉiuj. Eĉ oni diras, ke mi profitas je tio, kion li faras.
Terezo
Mi neniam tion diris.
Alberto
Vi ne diris, sed iu diris. La profesoro mem, ĉiam, kiam mi prezentas
ekzercon bone faritan, li rigardas min nekonfide, grumblas, nur pro
tio, ke, iam, li trovis malgrandan elĉerpaĵon el Alencar[2] en unu
el miaj skribaĵoj.
Terezo
Malgranda elĉerpaĵo! Pacienciĝu, Alberto--tio estis tuta paĝo, ne
havanta unu solan linion el vi.
Alberto
Kiu scias, ĉu panjo volas, ke mi kunlaboris kun la aŭtoro de
"Guarany"? Mi kopiis...
Terezo
Sed vi ne lernas kopii.
Alberto
Nu! Kion mi faras en la desegnado? Mi kopias.
Terezo
Tio estas alia afero--en la desegnado estas necese alkutimigi la
vido-senton al la linio, lertigi la manon...
Alberto
En la skribado estas necese alkutimigi la aŭdosenton al la harmonio
de la frazo. Estas per la kopio, ke oni sukcesas fari "Venus"on, kaj
la "Divina Comedia".
Terezo
Bedaŭrinde, mia infano, vi estas tro frazema. Kiu vin aŭdos, povos
diri, ke viaj konaĵoj estas tre vastaj... kaj ĉion vi scias laŭ
tio, kion vi aŭdas.
Alberto
Kaj tio ne estas malmultaĵo, panjo. Ekzistas pianludistoj
rimarkindaj, kiuj ne havas alian meriton. La verŝajnoj estas nepraj;
pli valoras orumita malriĉo ol trezoro en la mano de avarulo.
Terezo
Via memor-kapablo estas admirindega.
Alberto
Mi montras, ke mi atente aŭdas la vortojn de paĉjo.
Terezo
Via devo estas ankaŭ aŭdi liajn konsilojn.
Alberto
Kaj mi aŭdas ilin, panjo.
Terezo
Ne ŝajnas.
Alberto
Ili estas, kiel la semoj en la tero--siatempe ili floriĝos.
Terezo
Bone. Frazoj ne mankas al vi.
Alberto
Feliĉe!
Sceno kvara
Alberto, Terezo kaj Lucindo
Lucindo (dekstre)
Jen estas la profesoro.
Terezo
Enlasu lin.
Alberto
Momenton. (Al Lucindo.) Ĉu li portas verdajn okulvitrojn?
Lucindo
Ne, sinjoro.
Alberto
La blankajn?
Lucindo
Jes, sinjoro.
Alberto
Jen ni havas Camões...
Terezo
Kial?
Alberto
Por kompreni la klasikulojn, li uzas teleskopajn lensojn. Li havas la
vidadon tre mallonga, la kompatindulo!
Terezo
Kaj vi havas la langon tre longa.[3]
Alberto
Kio abundas, ne malutilas. Tro da bono ne turmentas. (Sopire.) Ha!
patrino mia, se vi imagus al vi, kiom kostas al mi elporti la vivon
dum la horoj gramatikaj!... Dio ne faris la gramatikon ... male: li
konfuzigis la lingvojn, kaj tio, kion ni faras per tiom da reguloj
neutilaj, estas vera sakrilegio, ĉar ni pretendas korekti la
ellaboraĵon de la Kreinto. La neregulaj verboj...
Terezo
Ĉu vi ne volas esti kuracisto?
Alberto
Vere mi ne scias!
Lucindo
Ĉu mi povas enirigi la profesoron?
Terezo
Jes. (Lucindo eliras dekstren.)
Alberto
Kaj en la ĝardeno la cikadoj kantas... Kia senkoreco! (Sidiĝas.)
Sceno kvina
Terezo, Alberto kaj la Profesoro
La Profesoro
(eniras kun pakaĵo de libroj, salutante per multe da salamalekoj. Li
estas treege miopa kaj senatenta)
Sinjorino... Sinjoroj. (Rekoninte Alberton.) Ho! Ĝi estas la knabo!
Kiel vi kreskis! Tiel ne atendite vi ŝajnis al mi lia moŝto
komandora! (Viŝante sian vizaĝon.) Kia varmo! Je noktomezo la
termometro montris 25° sub la ombro.
Alberto
Mirinde estus, se, je tia horo, ĝi montrus ion sub la suno.
La Profesoro
_Est modus in rebus_... Por ĉiu plezuro devas esti mezuro.
Terezo (mallaŭte al Alberto)
Ĉu vi jam komencas?
La Profesoro
Mi pasis hieraŭ je la deka nokte tie ĉi... Via Moŝto estis ĉe la
fenestro.
Terezo
Hieraŭ! dum tia pluvo, profesoro...!?
La Profesoro
Ĉu hieraŭ ne estis merkredo?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Estis lunlume.
Alberto
Hieraŭ pluvegis.
La Profesoro
Do, tio okazis la merkredon de la pasinta semajno... (Ordante la
librojn sur la tablo.) Sinjoro Komandoro ĉiam sanega?
Terezo
Feliĉe.
La Profesoro
Mi legis en ia ĵurnalo, ke li estas elektita prezidanto de ia
kompanio... mi ne memoras de kia.
Terezo
De asekuroj.
La Profesoro
Ŝajnas, ke jes... Kaj nun! Kun tia kompanio Via Moŝto ne vivos tiel
sola... Kiam la kompanio estas bona ĝi signifas riĉaĵon.
Terezo
Tiu kompanio estas en bonega situacio.
La Profesoro
Mi ĉiam diras al la knaboj, ke ili evitu la malbonajn kompaniojn.
Estas iu Aŭgusto, kiu loĝas tie ĉi najbare... Ho, Sinjorino! Li
estis mia lernanto... Li estas ŝtonego! Li neniam forlasis la
substantivon, kaj por formi la multenombron... Kia batalo! Mi al
li diradis: oni formas la multenombron per la aldono de "s"...
ekzemple... Nenio! Silento! Ŝtonego, mia Sinjorino! Estas vere,
ke la patro ankaŭ estas nomata S-ro Ŝtonego.
Alberto
Ne, profesoro, li estas S-ro Pipro.
La Profesoro
Kiel, Pipro? Ha, jes... vi estas prava--li estas Pipro, Ŝtonego
estas la alia, mia domluiganto. Li ankaŭ estas malmola, tre malmola.
(Ŝanĝas la okulvitrojn verdajn je aliaj malklaraj.)
Alberto (al si mem)
Okulvitroj ŝanĝitaj. Mi forkuris de Camões, sed mi ne min forsavas
de la verboj neregulaj.
La Profesoro
Bone. Ni laboru.
Alberto
Mi iras por preni miajn librojn. (Eliras dekstren.)
Sceno sesa
Terezo kaj la Profesoro
Terezo
Nu, profesoro! Ĉu vi opinias la knabojn preparitaj por la ekzamenoj?
La Profesoro
Certe, Sinjorino. Pri la angla lingvo ŝajnas al mi, ke ili estas
iomete malprofundaj, ili ankoraŭ konfuziĝas. Ili sin prezentas tro
memfide, kaj kiam mi pensas, ke ili tradukas Macauley aŭ Walter
Scott, ili tradukas Chateaubriand. La pli maljuna precipe...!
Inteligenta, tre inteligenta, sed ruza kiel neniu! Ĉar mi ne
vidpovas bone, li trompas min, kaj mokas min. Mi demandas, ekzemple:
Kiel oni diras ĉevalo en la angla lingvo? Kaj li tuje respondas:
_Cheval!_ Terpomo? Li: _Pomme de terre_. Kaj mi konsentas...
Manko de vidpovo. Kiam tio okazas, la alia ĉiam atentigas min. Nun
mi kunportas okulvitrojn pli fortajn kaj en granda kvanto. Mi havas
ilin por ĉiuj lingvoj kaj sciencoj. (Elprenas el la poŝo aron da
okulvitroj.) Por la matematiko... Bonvolu Via Moŝto vidi la dikon de
tiuj lensoj.
Terezo
Vere, ili estas tre dikaj.
La Profesoro
Kaj tre delikataj, senmiksa kristalo. Ili kostis al mi tre multe. Kun
tiuj ili ne trompos min.
Terezo
Kaj Edmundo?
La Profesoro
La pli juna?
Terezo
Jes.
La Profesoro
Perlo! Kaj tre inteligenta! La pli maljuna estas aglo, li flugos tre
alten, Sinjorino... sed li volas nur ludi. Li estas el tiuj, kiuj
maljuniĝas ludante la blindkaŝon.
Terezo
Tia estonteco ne plaĉas al mi.
La Profesoro
Sed li estas gaja.
Terezo
Kaj pri la portugala lingvo? Ĉu ili progresas kontentige?
La Profesoro
Pri la portugala lingvo mi ne estas tre postulema, ĝi estas hejma
lingvo, oni ne atentas pri ĝi. Por la fremdaj mi aplikas mian tutan
atenton. Hejme oni sin kondutas senceremonie: vestaĵeto el kotono,
eĉ kun unu aŭ alia flikaĵo. Por iri en la societon oni postulas la
plej bonajn vestojn, ĉu ne vere? Unu solecismo, de tempo al tempo,
en la portugala lingvo, eĉ estas spritaĵo... Kaj kie staras tiu,
kiu ĝin ne diras, sinjorino?
Terezo
Sed mi ne konsentas kun vi, profesoro. Mi opinias ke ili devas scii
fundamente sian gepatran lingvon, eĉ kun malprofito por la aliaj.
Unue mi, poste vi.
La Profesoro
Jes, unue Via Moŝto.
Terezo
Ne, la portugala lingvo.
La Profesoro
Tiel vi opinias?
Terezo
Kaj tiuj, kiuj saĝe pensas.
La Profesoro
Nu! En mia spirito mi formis la ideon, ke Via Moŝto, kiel la
plejmulto el la gepatroj preferas, ke la knaboj diru unue: _Bon jour!_
Terezo
Ne, mi postulas, ke li diru unue--"Bom dia."[4] kiel diradis liaj
prapatroj, poste...
La Profesoro
Prave oni diras, ke ne ekzistas regulo sen escepto. Nu, en la
portugala lingvo ili ne estas ankoraŭ tre progresintaj, tio estas
vero... sed en la franca!... Ili scias parkere elĉerpaĵojn el
Racine, Corneille, Lamartine, Hugo...
Terezo
Kaj el Camões?
La Profesoro
Camões?... Camões estas domano. Nur de ne longe, ili lernas
"La luziadojn". Sed ni povas atendi.
Sceno sepa
Terezo, La Profesoro, Edmundo, poste Lucindo
Edmundo
(eniras tra la maldekstra pordo kunportante librojn)
Bonan tagon, profesoro.
La Profesoro
Bonan tagon. Ĉu tiu estas la alia? (Atentigante la rigardon.) Ho,
ĝi estas la pli juna. La alia estis tie ĉi antaŭ ne longe.
Terezo
Li iris por preni la librojn.
La Profesoro
Mi ne dubas, ke li restas tie. (Terezo sonoras.) Certe estas necese
lin vokigi. (Lucindo aperas dekstre.)
Terezo
Diru al Alberto, ke jam estas la horo de la leciono.
Lucindo
Jes, sinjorino. (Malaperas.)
La Profesoro (sidiĝante ĉe la tablo)
Nia leciono hodiaŭ estas...?
Edmundo
Verboj de la unua konjugacio.
La Profesoro
Verboj de la unua konjugacio... Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi
pri la verboj de la unua konjugacio?
Edmundo
Ke ĉiuj estas tre freŝaj...
La Profesoro
Tre bone. Kial?
Edmundo
Ĉar ili finiĝas per "ar"[5]
Terezo
Eĉ "queimar"[6], ekzemple, profesoro?
La Profesoro
Jes, sinjorino, ĝi estas el la unua konjugacio.
Terezo
Mi bone scias; sed ĉu ĝi estas freŝa?
La Profesoro
Ĝi havas "ar" en la fino.
Terezo
Jes, kiam oni surblovas la brulvundon.
La Profesoro
Tiu procedo mnemonika estas ekskluzive mia.
Terezo
Kaj ĉu vi havas alian por la ceteraj konjugacioj?
La Profesoro
Mi pripensas pri tio, sinjorino.
Sceno oka
La Profesoro, Terezo, Edmundo kaj Alberto
Alberto
(eniras kun brovoj kuntiritaj kaj sidiĝas krucigante la krurojn)
Mi ĉeestas!
La Profesoro
Bonan tagon... (Fiksante lin per la rigardo kaj al si mem.) Tiu ĉi
estas la alia... (Laŭte.) Mi pensas, ke por hodiaŭ ni havas
ekzercon de verkado, ĉu ne vere? (Esplorante kajeron.) Jen estas en
mia notlibro. (Legante.) "Por la filoj de komandoro Barboza, ekzercoj
de verkado kaj kilogramo da kafo"... (La knaboj ridas. Korektante.)
Ne, la kafo estas por mi. (Fermante la kajeron.) Kia temo?
Edmundo
Laŭvola.
La Profesoro
Laŭvola... Tre bone. Kaj... ĉu vi ambaŭ ĝin faris?
Alberto kaj Edmundo (samtempe)
Jes, sinjoro.
La Profesoro
Tre bone.
Terezo (al Alberto, mallaŭte)
Sidu dece.
La Profesoro
Sinjoro Alberto. (Alberto stariĝas.) Legu vian ekzercon.
Alberto
Nature?
La Profesoro
Kompreneble.
Alberto
Iafoje vi postulas, ke ni legu emfaze.
La Profesoro
Jes, vi estas prava. Sed hodiaŭ mi volas, ke vi legu nature.
Alberto (legante dolĉe)
"Tagiĝo."
Edmundo (surprizita)
"Tagiĝo!"
Alberto
Pro kio la miro? La profesoro diris, ke mi evitu la malklarecon: pli
klara ol la tagiĝo... nur la tagmezo.
Edmundo
Sed ankaŭ mi...
La Profesoro
_Sol lucet omnibus._ La suno lumas por ĉiuj.
Alberto (superece)
Kiu scias, ĉu Dio faris la tagiĝon, nur por ke mia klera frato ĝuu
kaj priskribu ĝin?
Terezo
Ne koleriĝu.
Alberto
Mi ellitiĝis je la kvina: panjo povas atesti, kion mi diras; mi iris
en la ĝardenon por surprizi la unuan lumradion. Kion mi vidis, tio
estas tie ĉi, bona aŭ malbona. (Dum la legado, Edmundo ne povas sin
moderigi, esprimante per gestoj nereteneblaj sian indignon. La
profesoro signofaras, ke li kvietiĝu; Terezo devigas lin sidiĝi,
lin kvietigas. Alberto ne maltrankviliĝas kaj proporcie, laŭ li
legas, grandiĝas lia entuziasmo): "Malforta koloro heligas serenan
la ĉielon. La rando de l' horizonto ruĝetas, koloriĝas per
purpuro--oras trio strekas ĝin, brilegante. La nestoj vekiĝas, kaj
la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco. La arboj
rebrilas, malseketaj de roso; gutoj brilantaj ektremas sur la
delikataj folioj, kaj la akvoj rapidetaj kantas murmure..."
Edmundo (ne povante sin reteni)
Sed tio estas el mi!
La Profesoro
Silentu!
Edmundo
Li forŝtelis.
Terezo
Tion oni ne diras!
La Profesoro
La verbo "forŝteli", de la vidpunkto de la ĝentileco, estas neregula,
neregulega. Ĝi ne estas dirinda, ĝi ne estas konjugaciinda, ĝi ne
estas uzinda.
Edmundo
Eĉ kiam ĝi estas la esprimo de la vero?
La Profesoro (kategorie)
_Nunc et semper!_ Nun kaj ĉiam!
Alberto (tre kviete)
Ĉu mi povas daŭrigi?
Terezo
Jes, vi povas.
Alberto (daŭrigante)
"...kantas murmure..."
La Profesoro
Kiel bonege!
Alberto
"...kantas murmure kaj agrable. La brutaro blekas sur la kampoj;
sonorilo aŭdiĝas de malproksime; la kulturisto aperas ĉe la pordo
de sia kabano, kaj, feliĉa, rigardante la leviĝantan sunon,
suprenlevas la manojn, kvazaŭ por danki al la Kreinto la bonfaron de
la lumo." Mi finis (sidiĝas).
La Profesoro
Lukse bele! Lukse bele! Nun sinjoro Edmundo. Mi jam scias, ke vi
elektis la saman temon, sed ne estas temoj, ne jam pritraktitaj de la
poetoj... _Nihil novi sub sole._ Nenio nova sub la suno... kaj ĉiam
aperas novaĵoj. La verko de via frato estas bonega, sed la via povas
esti pli bona. Ni vidu.
Edmundo
Sed ĝi estas la sama... Mi certigas, ke Alberto kopiis... Mi ne legos.
(Lasas la verkaĵon sur la tablo. Terezo, nerimarkite, forprenas
ĝin, kaj malferminte libron, kaŝas la paperon inter la folioj.)
Alberto
Ĉu mi kopiis?!
Edmundo
Ja, vi kopiis!
Terezo
Sed kiel tio okazis?
Edmundo
Tie ĉi mem. Mi estis fininta mian taskon, kiam Alberto eniris,
demandante, ĉu mi jam faris la ekzercon. Mi respondis jese, kaj li,
kiu estas ruza, eklaŭdis min: "ke mi certe skribis belan paĝon, ke
mi estas talentplena, ke mi versofaras admirinde..." kaj...
La Profesoro
...kaj vi lasis la fromaĝon fali.
Edmundo
La fromaĝon?! Kian fromaĝon?
La Profesoro
Jes, kiel ĉe la fablo de l' korvo kaj la vulpo.
Edmundo
Post multe da babilado, da bedaŭro, li petis, ke mi donu al li la
verkon por ĝin montri al Aŭgusto. Mi, naive, transdonis al li...
Alberto
Vi mensogas!
Terezo (admone)
Alberto!
La Profesoro
Do, ekzistas malhonestaĵo.
Edmundo
Jes, sinjoro, kaj la viktimo estas mi.
Alberto (atakante)
Ekpruvu! Li diras, ke mi iris por montri la verkon al Aŭgusto. Do,
vokigu Aŭguston, kaj li diru, ĉu li jam vidis min hodiaŭ.
Edmundo
Tion mi kredas. Vi ne kunestis kun li, vi estis kopiante tion, kion
mi faris.
Alberto
Mi skribis mian verkon matene; mi lasis ĝin en la paperujo, kaj
poste mi iris en la ĝardenon. Sinjoro mia frato ne forlasis la
ĉambron... Kion li tie faris, mi ne scias.
Edmundo
Eble vi volas diri, ke mi estis kopianta vian inspiraĵon?
Alberto
Mi ne diris tiom.
La Profesoro
Fine, unu el vi alpropriigis al si fremdan verkon. La kulpulo sin
prezentu, kaj mi promesas mian pardonon.
Terezo
Momenton, profesoro. Relegu vian verkon, Alberto.
Alberto
Tre volonte. (Malvolvas la paperon kaj legas kviete.) "Malforta
koloro..."
Terezo
(ŝajnigante legi en la libro, samtone)
..."heligas serenan la ĉielon." (Movo de Alberto. La du knaboj sin
interrigardas, mirigite. La profesoro ŝanĝas la okulvitrojn
maltrankvile.)
Alberto
"La rando de l' horizonto ruĝetas,"
Terezo
..."koloriĝas per purpuro,..."
La Profesoro
Eksterordinare!
Alberto (per voĉo tremanta)
--"ora strio..."
Terezo
..."strekas ĝin, brilegante." (Ridetante.) Daŭrigu...
Alberto (jam konfuzite)
"La nestoj vekiĝas..."
Terezo
..."kaj la birdaro forflugas ĝoje, pepante tra la libera spaco."
Daŭrigu!
Alberto (per voĉo preskaŭ neaŭdebla)
"La arboj rebrilas..."
Terezo
"Malseketaj de roso,..."
La Profesoro
Kian mirindegan memorkapablon vi havas!
Terezo
Antaŭen!
Alberto (kolerete)
Mi ne legos plu.
Terezo
Tute ne estas necese. Ambaŭ vi meritas severan punon, ĉar ambaŭ vi
estas kulpuloj de la sama krimo. La elĉerpaĵo estis malnoble
kopiita el Alexandre Herculano.[7]
La Profesoro
Kiel! Mistifikaĵo!... (Ŝanĝas la okulvitrojn.) Ho!
Edmundo (mirigite)
Kopiita! el Alexandre Herculano! Panjo vi eraras.
Terezo (montrante la libron)
Vidu tie ĉi (momento de silento).
Alberto
Mi jam sciis. (Al Edmundo.) Ĉu mi ne diris al vi, ke mi senmaskigos
vin?
Edmundo
El Alexandre Herculano... Sed tio estas neebla!
La Profesoro
Kial neebla, se ĝi estas en la libro?
Edmundo
Mi certigas...
Alberto
Mi tion faris intence. Vi pensis, ke vi trompas min. Mi estos ĉio,
kion vi volos, escepte malsaĝulo. (Arogante.) Ĝi estas kopiita el
Alexandre Herculano... Mi vidis, kiam li estis kopianta; mi notis la
numeron de la paĝo kaj mi decidis konfuzigi lin ... per ŝercaĵo.
Terezo
Ĉu vi?
Alberto
Jes, patrino, mi mem. En ĉi tiu domo estas nur unu persono, kiu
laboras: tiu estas sinjoro Edmundo. Ĝi estas perfektaĉo, tia verko.
Mi same kapablas verki poemojn.
Edmundo (priokupita)
El Alexandre Herculano...! Dio mia! sed kiel tio okazis?! mi neniam
vidis verkon el Alexandre Herculano... Ho! jes! mi legis "Eŭriko",
sed jam antaŭ tre longe. (Afliktita.) Mi freneziĝas.
Alberto (sarkasme)
Ho, frato mia! Tiu ne estas la unua korbo, kiun vi faras.[8]
Terezo (stariĝante, severe)
Sufiĉe! (Al Edmundo.) Do, vi ne kopiis?
Edmundo
Mi ĵuras, panjo...
Terezo
Ne ĵuru. Sufiĉas, ke vi diru: jes aŭ ne.
Edmundo (fiere)
Ne!
Alberto
Kaj li neas!...
Terezo (al Alberto)
Kaj vi?
Alberto (senĝene)
Mi kopiis...
Terezo
El Alexandre Herculano.
Alberto
Kompreneble.
Terezo
Profesoro, la verko, bona aŭ malbona, estas originala el Edmundo
(Movo de la knaboj--ĝoja, de Edmundo; indigna, de Alberto.) Mi uzis
artifikon, kaj la rezultato preterpasis ĉion, kion mi esperis. Jen
estas la originalo de Edmundo, kiu min servis por la lego; la verko
de Alexandre Herculano, kiu estas en mia mano, estas ... la nunjara
almanako. (Al Alberto.) Kaj nun? Ĉu vi havas ion por diri kontraŭ
via frato?
La Profesoro (al si mem)
Tiu virino havas sangon de Salomono en siaj vejnoj.
Alberto (konfuzite)
Mi ŝercis...
Terezo
Vi ŝercis? Ne! vi havigis al vi ludilon miksitan el mallaboremo, el
malnobla flato, el mensogo, kaj plie el kalumnio. Nur unu el tiaj
elementoj sufiĉas por makuli unu vivon. Vi uzis ilin samtempe, kaj
via ago devas resti kiel ekzempla malvirto. Memoru ĝin, kaj
korektiĝu. Kaj pro kio vi vidas vin humiligita? Ĉu pro tio, ke vi
estas malsprita? Ne. Pro tio, ke vi estas malsanulo? Ne. Pro tio, ke
vi ne disponas je tempo por labori? Ne.--Simple pro tio, ke vi estas
mallaborema.
Alberto (sin ĵetante en ŝiajn brakojn)
Panjo ... mi promesas...
Edmundo (kortuŝita)
Lasu lin, panjo. Li ne faris malbonintence. Alberto estas bonkora.
Alberto
Kaj honorama, mia frato; vi vidos! (Eliras plorante. Terezo lin
sekvas.)
La Profesoro
(ŝanĝante la okulvitrojn, post silento)
Vi, mia amiketo, antaŭgardu vin: aŭdu la belajn vortojn, sed evitu,
ke la fromaĝo defalu el via beko. Vulpoj ekzistas ĉie kaj centope,
kaj ili scias kanti, eĉ plezurige.
(Kurteno.)
OLAVO BILAC
La nigra papilio
Komedio en unu akto
El portugala lingvo
tradukis
La Forgesito
Personoj
Matildo
Mario, servistino
Eleonoro, filino de Matildo
Unu-akto
Ĉambro eleganta: Pordoj flankaj
Sceno unua
Eleonoro kaj Mario
Mario (tenante plum-balailon)
Tre granda?
Eleonoro
Grandega!... Kaj tute nigra. Ĝi ŝajnis velura. Mi estis, ĉe la
fenestro, ĝuanta la lunlumon, kiam ĝi eniris, kaj sin metis sur la
kartonan kadraĵon de la orkideoj.
Mario (priokupita)
Kaj tio okazis nokte...
Eleonoro
Jes, nokte.
Mario
Des pli malbone. Tiuj aferoj, nokte, estas plej danĝeraj. Nigra
papilio...
Eleonoro
Eble tiu estas averto, Mario.
Mario
Jes... Eble...
Eleonoro
Mi tre timas morti... (Ploras.)
Mario
Ne ploru, fraŭlino. Mi tuj faros ion; vi vidos, ke nenio malbona
okazos.
Eleonoro
Ha, Mario! (Kun intereso.) Kio?
Mario
Lasu... Mi prenas sur min la aferon.
Eleonoro
Kaj ĉu vi jam vidis ion similan?
Mario
Ja, certe...! Kiom da ili! Nia bona Dipatrino!... Oni ne povas plu
kalkuli. (Mistere.) Aŭskultu! Iam, hejme, ni estis laborantaj nokte
en la manĝoĉambro, kiam ĉe la duono de la naŭa, eniris nigra
papilio, tute egala al tiu, kiu aperis al vi, kaj enflugis, haltante
jen sur la plafono, jen sur la mebloj, kun la grandaj flugiloj larĝe
etenditaj. Mia mortinta patrino, kiun Dio gardu, tuj malbenis ĝin,
per preĝo tre forta, tiel forta, fraŭlino, ke, iafoje, ŝi ne
alvenis ankoraŭ al la mezo, kaj la miraklo jam estis farita. Okazis
konfuziĝo, neniu plu pensis pri kudrado, kaj ni ekforpelis la
antaŭsignon.
Eleonoro
Kaj kio okazis?
Mario
Nenio, pro la preĝo de panjo. Alifoje boteleto da salo elverŝiĝis
sur la tablon. Ha, fraŭlino!... La sango malaperis el miaj vejnoj,
kaj mi tuj faris ĵuran promeson al Sankta Antono. Tamen, malgraŭ
tio, post unu jaro mia frato rulfalis sur la ŝtuparo kaj rompis al
si la brakon. Se mi ne estus farinta la promeson, mi ne scias, kio
okazus al la knabo. Ne! Kun tiaj aferoj mi ne volas ludon. Dio
liberigu min! (Faras kruco-signon.) Mi kunportas ĉiam miajn
amuletojn: unu pugn-amuleto el gagato, du el Gvineo, tri el korno,
unu el koralo; mi havas ĉe la litkapo unu de tiu ĉi grando. Kaj tiu
ĉi... (vidigas pugn-amuleton ĉe ŝia zono), kaj ankaŭ dento de
maj-skarabo. La fraŭlino devas havi ŝian amuleton, almenaŭ unu. Ne
ludu kun tia afero.
Eleonoro
Mi mortiĝas, Mario...!
Mario
Ne, vi ne mortiĝos. Fidu al mi. (Memfidege.) Nu! Ĉu mi estas aŭ ne
via amikino? Mi, tiel frue kiel mi finos mian laboron, mi eliras al
mia ĉambro, kaj mi preĝos.
Eleonoro
Do, iru tuj. Mi faros la balaon anstataŭ vi.
Mario
Vi?
Eleonoro
Jes. Kial ne?
Mario
Eble mia mastrino koleriĝos.
Eleonoro
Ne. Mi diros, ke mi mem tion volis, por fari iom da ekzerco. (Alia
tono.) Kaj ĉu vi scias, kie estas troveblaj la pugn-amuletoj?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiaj estas la plej bonaj?
Mario
Tio dependas de la celo: por ensorĉigo, tiuj el Gvineo, aŭ el
gagato. Por bonŝanco, tiuj el koralo. Por ... mi scias. Vi devas
porti unu el gagato.
Eleonoro
Ĉu vi kapablas aĉeti unu por mi?
Mario
Jes.
Eleonoro
Kiel vi estas bonkora.
Mario
Ha! Kiam mi estas amika, mi estas vere amika.
Eleonoro
Donu al mi la plumbalailon, kaj iru tuj preĝi.
Mario
Do, ĝis baldaŭ. Kaj ne timu; de kiam mi preĝas, la malbono estas
venkita. Ĉu vi ne memoras tiun serviston, kiu servadis tie ĉi?
Felicianon? Mi tiele malamis lin!... Mi tiom preĝis, ke la mastro
forsendis lin.
Eleonoro
Ĉar li ŝteladis liajn cigarojn.
Mario
Babilaĵoj, fraŭlino! La ŝtelinto, tiu estis mi.
Eleonoro
Vi?!
Mario
Jes, fraŭlino.
Eleonoro
Kaj ĉu vi fumas?
Mario
Pro kolerego. Tiam mi fumis.
Eleonoro
Kaj vi ne sentis kapturnon?
Mario
Ne, mi ne fumadis la cigarojn. Mi volis nur diri, ke interne mi
furioziĝis. Mi ĵetadis ilin sur la straton, certa, ke la mastro
suspektos Felicianon, kaj tio okazis. Mi diras tion al vi, por ke vi
vidu, ke, kiam mi preĝas, mi sukcesas.
Eleonoro
Sed ŝajnas al mi, ke ne la preĝoj faris tion, Mario... ĉar...
Mario
La cigaroj... Nu! Se mi ne estus preĝinta, la mastro ne rimarkus la
ŝtelon. Vi vidos.
Eleonoro
Do, iru. Mi ne kvietiĝas, antaŭ ol vi preĝos.
Mario
Nu, mi iras!
Eleonoro
Iru... Kaj atentu... Vi povas preni por vi la manteleton el punto.
Mario
Kaj por vi?
Eleonoro
Mi havas alian.
Mario
Dio pagu vin. (Eliras dekstren.)
Sceno dua
Eleonoro kaj Matildo
(Eleonoro senpolvigas la meblojn, senatente, penseme.)
Matildo
(enirante tra la maldekstra pordo)
Ho! Kio okazas? Ĉu kaptis vin la febro de la purigo?
Eleonoro
Mi distras min.
Matildo
Bela distraĵo, nedubo. (Rimarkante, ke ŝi ploras.) Kio okazas al
vi?
Eleonoro
Multe mi timas morti, panjo!
Matildo
Morti... Sed... ĉu vi sentas ion?
Eleonoro
Nigra papilio eniris en mian ĉambron, kaj haltis sur la kadro de la
orkideoj.
Matildo
Kion signifas tio?
Eleonoro
Ĝi estas averto.
Matildo
Averto pri kio? Nu, filinjo... Kiu enmetis tiajn ideojn en vian
kapon? Se vi ne volas, ke la noktaj papilioj eniru en vian ĉambron,
fermu la fenestrojn. Mi, ĉiunokte, ilin havas, triope, kvarope,
flugetantaj ĉirkaŭ mia litkurteno, kaj mi ne troe atentas pri tio.
Nia domo estas inter arboj, kie vivas la bestetoj de Dio, kiuj sin
sentas altiritaj al la lumo. Kie estas la malbono, kiam ili vizitas
min?
Eleonoro
Kaj la noktuo? Mi aŭdis ĝin ĉiunokte.
Matildo
Ankaŭ mi.
Eleonoro
Kaj panjo ne timas?
Matildo
Timi... Kion?
Eleonoro
La morton.
Matildo
Vi freneziĝis. La noktuo kantas, kiel kantas la piroloj kaj la
kanarioj. La kanto estas laŭ instinkto de l' birdoj. Ĉiu el ili
montras per speciala maniero sian feliĉon pri vivo--tiu ĉi pepante,
kiel la paseroj; tiu ĝemante, kiel la turto. La noktuo havas
bleketon malĝojan, sed ĝi ne antaŭdiras malbonaĵojn--ĝi ne estas
antaŭdiristino; ĝi estas nedanĝera besto, kiu vivas plenumante
sian destinon. Kio, precipe, igas ĝian kanton malĝoja, tio estas la
nokto kun la mistero, kiun nia fantazio disportas tra ĝi. La grekoj
faris el la noktuo la penseman kunulon de Minervo, simbolo de la
meditado, flanke de la saĝeco; kaj ni humiligas ĝin kiel
antaŭdirantinon de la Morto. Superstiĉoj, mia filino.
Eleonoro
Superstiĉoj!...
Matildo
Jes. En la cerbo de la nesciulo estas nature, ke ili ekzistas; la
kavaĵoj plenaj de mallumo estas la loĝejo de la legendo--tie vivas
la drakoj, la ensorĉitaj bestoj, mirindigaj genioj. Por ke ĉio
malaperu, sufiĉas la brilo de l' suno. Ili estas la rezultato de la
ombro, perfekta figuro de la nescio. En cerbo kiel la via, tiaj
kredoj ne devas persisti. Ĉu vi jam vidis, hazarde, ian feinon, ian
monstran flugbeston?
Eleonoro
Ne.
Matildo
Tamen la fabeloj estas plenaj de ili, kaj ekzistas homoj certigantaj,
ke ili jam ilin vidis. Petro, tiu servinto de via patreto, diradis,
ke li renkontis akvo-feinon,[9] ĉe l' bordo de la rivero, kombantan
al si la harojn per arĝenta kombilo. Kuraĝega ĝis la tro-riskemo,
pro pago ia, li kapablos preterpasi, nokte, la lokon, en kiu li vidis
la nomitan feinon. Li estis malklerulo, spirito naiva, plena de
superstiĉoj. Sed vi...? Kiajn pruvojn vi havas?
Eleonoro
Mi? Sennombrajn!
Matildo
Diru unu.
Eleonoro
Tiel subite mi ne memoras. Interparolu kun Mario.
Matildo
Ha! Mario... Mi jam suspektis. Ĝi estas ŝi, kiu enmetadas en vian
kapeton naivajn kredaĵojn. La superstiĉo, mia filino, estas
malutilega fantazio--anstataŭ fariĝi floro, ĝi pintiĝas en
dornoj, kaj sin returnas al la propra animo, kiu ĝin naskis: ĝi
estas la restaĵo veneniga de la poezio. Forgesu tion. Al ĉio vi
atribuas povon pereigan, kaj vi traserĉas antaŭsignojn en la plej
sensignifaj fenomenoj--guto da oleo kiu elverŝiĝas, iom da salo
elŝutita, plorbojo de hundo, kraketo de meblo. Ĉu vi opinias, ke la
fortoj de la naturo havas nenion por fari, kaj sin amuzas susurante
antaŭdirojn, montrante signojn de malfeliĉo? Sensenco!
Eleonoro
Panjo kontentiĝas dirante--sensenco! Sed vi ne konvinkas min pri la
malo.
Matildo
Mario! Mi ne scias, kie ŝi lernis tiom da aferoj: ŝi interpretas
sonĝojn, klarigas la influon bonfarantan aŭ malutilegan de la
insektoj, demonstras, per absurdo, la ekziston de la demonoj, ŝi
scias, kie estas sorĉistinoj, ŝi konas la herbojn sorĉantajn. Ŝi
estas kreitaĵo admirinda, supernatura, kapabla por ĉio, escepte por
balai la domon kaj senpolvigi la meblojn, se oni ne insistas pri tio.
Eleonoro
Ĉio, kion ŝi diras, estas vera--pli unu tagon, malpli unu tagon,
ĉio okazas.
Matildo
Kaj kion ŝi diris pri la nigra papilio?
Eleonoro
Tion, kion ĉiuj scias.
Matildo
Ĉiuj? Ne: mi ne scias.
Eleonoro
Ke ĝi antaŭdiras malfeliĉon.
Matildo
Ha! Tiun ĉi fojon la profetaĵo efektiviĝos. Voku ŝin. Mi volas
aŭdi, kion ŝi diras. Al mi tre interesas la scio pri la tuta
prognozo mistera. (Eleonoro eliras dekstren. Matildo sidiĝas ĉe la
tablo kaj ekskribas. Poste silento.)
Sceno tria
Matildo kaj Mario
Mario
(enirinte tra la dekstra pordo)
Ĉu la mastrino vokigis min?
Matildo (severe)
Jes. Unue por diri, ke vi legas troege.
Mario (surprizite)
Legi! Ĉu legi troege? Sed mi neniam vidis alfabetumon, mastrino. Mi
neniam eniris en lernejon.
Matildo
Neniam vi tuŝis alfabetumon?
Mario
Mi? Ne, sinjorino.
Matildo
Ha! Vi ne legas tion, kio estas proksime al viaj okuloj, kion ĉiuj
vidas; vi ne komprenas kiel grupo da literoj formas vorton, kaj vi
volas legi la nevideblan, trapenetri la sekretojn de Dio, atingi la
profundon de la Destino?
Mario
Mi ne komprenas, kion vi diras.
Matildo
Ĉu vi ne komprenas?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Kion signifas nigra papilio?
Mario
Nigra papilio? Malfeliĉo.
Matildo
Kaj akrido?
Mario
Akrido? Se ĝi estas verda--espero, sano, mono; se ĝi estas
malhela--ĉagreno. Kolibro verda--ĝojiga letero; bruna--malbonaj
novaĵoj. Grilo en la domo--malsano; en la flora ĝardeno--baldaŭa
alveno de parenco. Hirundo ĉirkaŭflugante la domon...
Matildo
Sufiĉe...
Mario (protekteme)
Mi scias, kial mia mastrino demandas tion...
Matildo
Ĉu vi scias?
Mario
Jes, mi scias, sinjorino; ĝi estas pro la nigra papilio. Sed ne
maltrankviliĝu, sinjorino--mi jam komencis la preĝon.
Matildo
Ĉu vi jam komencis la preĝon?
Mario
Jes, sinjorino.
Matildo
Kaj la papilio?
Mario
Ĝi foriris.
Matildo
Kaj vi tuj iros akompani ĝin?
Mario
Ĉu mi?! Kiel?
Matildo
Prenante vian pakaĵon kaj elirante tra la strata pordo.
Mario
Ĉu mia mastrino maldungas min? Kion mi faris?
Matildo
Ĉu vi ne scias?
Mario
Ne, sinjorino.
Matildo
Nu, mi tuj diros al vi. (Kviete.) Atentu: Se anstataŭ balai la
ĉambron, alportante la balaaĵon al la deponejo, vi amasigus ĝin
sub la mebloj, kio okazus post malmulte da tempo? Eĉ se plej multe
zorge ni kaŝus ĝin, ĝi elŝutiĝus kaj, ĉe la plej malforta
venteto, la polvo kaj la aliaj restaĵoj disŝutiĝus en la tuta
domo.
Mario
Sed neniam mi faris tion.
Matildo
Vi faris pli grandan malbonaĵon.
Mario
Ĉu mi? mia mastrino povas esplori kaj, se vi trovos ion sub la
mebloj, vi rajtas senkapigi min.
Matildo
Mi ne diras, ke estas io sub la mebloj, sed la spirito de mia filino
superpleniĝas...
Mario
Kaj mi...? En la spirito, ... Sed mi neniam vidis la spiriton de
Fraŭlino... Kion mi tien enmetis?
Matildo
Nigrajn papiliojn, akridojn, pinĉprenon da salo, spegul-pecetojn,
feliĉigajn foliojn, pugn-amuletojn, konketojn, maj-skarabojn,
herbojn sekajn... Mi ne scias kion plu! Kiu ĵetis tiujn frivolaĵojn
en la animon de Eleonoro? Vi.
Mario
Mi?
Matildo
Jes, vi! Eleonoro estis gaja knabino, ĉiam ridema, elprenante el la
vivo la helan parton--. Vi enpuŝis ŝin en la ombron kaj vi
surĵetis sur ŝin ĉiajn balaaĵojn, kiujn vi kunportadis.
Mario
Kia balaaĵo, mastrino?
Matildo
Viaj superstiĉoj, viaj kredaĵoj ridindaj. Mi volas purigi, aerumi
la spiriton de mia filino, kaj ne estos al mi facile sukcesi, se vi
restos pli longe apud ŝi.
Mario
Mi ne komprenas, kion mastrino diras. Oni faris sorĉaĵon.
Matildo
Vi mem faris... Mi forsendas vin, ĉar mi ne volas sorĉistinojn en
mia hejmo.
Mario
Sorĉistino! mi...!? (Plorema.) Tiel okazas ĉiam: kiu plej faras,
malplej meritas; ju pli da laboro, des malpli da honoro. Mi nur volas
la feliĉon de la fraŭlino, kaj mia mastrino nomas min sorĉistino.
Dio estu laŭdata! La malsaĝa estas mi...
Matildo
Mi ne kontraŭdiras.
Mario
Jes. La malsaĝa estas mi--ĉar mi ne korektiĝas. S-ro Dro Mamede
maldungis min pro araneo; nun mastrino forsendas min...
Matildo
Pro nigra papilio. La insektoj persekutas vin.
Mario
Nu, mastrino volus, ke mi lasu okazi la malfeliĉon?
Matildo
Kian malfeliĉon, Mario?
Mario
Tiu, kiu estis supre, en la aero...
Matildo
Ĉu estis malfeliĉo en la aero? En balono eble!
Mario
Mi ne scias.
Matildo
En la aero estas via kapo...
Mario
Mi povus paroli... sed mastrino opinias, ke mi estas sorĉistino.
Matildo
Ĉu vi povus paroli? Parolu, do.
Mario (plorante)
Ne, sinjorino. (Eliras dekstren.)
Sceno kvara
Matildo (sola)
Kompatinda! La kulpo, fine, estas de tiuj, kiuj ŝin edukis. Ĉe ili
estas la teruro, per kiu oni penadas korekti la infanon.--Anstataŭ
montri al ĝi la malbonon, oni minacas per fantaziaĵoj, kaj
plenigante malhele la infanan spiriton per strangaĵoj, antaŭe oni
preparas ĝin por ĉiuj malveraj ideoj, faras el ĝi timemulojn, kaj
la eraro; kaj antaŭjuĝoj, kiuj falas en la nescion spiritan de la
mensogo, multobliĝas je superstiĉoj. Pensante nur pri mi, la
kompatinda knabino daŭrigus sian oficon--ŝia superstiĉo ne min
timigas--mi estas tre bone kirasita kontraŭ ĝi: bedaŭrinde, la
spirito de Eleonoro ankoraŭ ne estas tute formita, kaj ĉio, kio
falas en ĝin, povas fariĝi floro aŭ dorno. Hodiaŭ estas la nigra
papilio, morgaŭ la akrido verda, poste la grilo, poste la musido...
Ne! Ni evitu ĝustatempe pli grandan malbonon.
Sceno kvina
Matildo kaj Eleonoro
Eleonoro
(eniras kurante, profunde senkuraĝa, kaj lasas sin fali sur seĝon,
etendante bluan paperon al Matildo.)
Voĉo (obtuza)
Legu, panjo. Mi ne kuraĝas.
Matildo
Kio estas tio?
Eleonoro
Telegramo.
Matildo
Ĉu vi ricevis ĝin nun?
Eleonoro
Ĝuste nun.
Matildo
De kie ĝi venas?
Eleonoro
De Laranĵeiras...[10] (Tragedie.) La papilio...
Matildo
Ĉu la papilio alportis ĝin?
Eleonoro
Nedube...!
Matildo
Ĉu la papilioj estas nun dungitaj en la telegrafejo? Mi ne sciis.
Eleonoro
Ne ŝercu, panjo. Mi estis certa pri tio.
Matildo
Pri la telegramo?
Eleonoro
Aŭ pri alia afero... pri ia malfeliĉo. Mario estis preĝanta, panjo
vokigis ŝin... Jen vi havas.
Matildo
Vere la malfeliĉo ne povus veturi pli rapide--por ne perdi tempon
ĝi venis telegrafe. (Eleonoro ploras.) Sed ne malkvietiĝu, antaŭ
ol vi legis la telegramon, kaj eĉ vi ne scias de kiu ĝi venas.
Eleonoro
Ĝi estas de Eŭgenio.
Matildo
Kiu Eŭgenio?
Eleonoro
Eŭgenio de Lima, tiu, kiu loĝas en Laranĵeiras.
Matildo
Ia kolegino? (Jesa kapsigno de Eleonoro.) Kaj ŝi estis malsana?
Eleonoro
Mi ne scias... Certe ŝi mortis.
Matildo
Do, la telegramo ne venas de Laranĵeiras, filino,--ĝi venas de la
alia mondo.
Eleonoro
Ho! panjo...
Matildo
Ni vidu. Kvietiĝu. (Malfermas la telegramon kaj legas ridetante.)
Vere la papilio...
Eleonoro (ektremege)
Ŝi mortis!
Matildo (legante kviete)
"Eleonoro. Atendas vin morgaŭ nepre, bapto Mimi. Eŭgenio."
Eleonoro (surprizite)
Ha!
Matildo
Ŝajnas, ke la novaĵo ne postulas funebron?
Eleonoro
Pri la bapto de la pupo... Mi estas la baptopatrino. (Rekvietiĝinte.)
Kia senpezigo!
Matildo
Vi vidas, ke vi estis nejusta pri la papilio.
Eleonoro
Ha! Sed kiu scias tion, kio povos ankoraŭ okazi.
Matildo
Jes. Povos ankoraŭ okazi multe da aferoj. Vi povos, ekzemple,
opinii, ke la vesto, kiun la kudristino sendis, ne alĝustiĝas al
via nova ĉapelo...
Eleonoro
Ĉu la vesto jam venis?
Matildo
De mallonge.
Eleonoro
Kaj panjo diris nenion.
Matildo
Vi estis priokupata pri la papilio kaj pri la ŝercaĵoj de Mario.
Eleonoro
Vi parolas tiamaniere, ĉar vi ne vidis la papilion.
Matildo
Mi jam diris al vi, ke ili kutimas dormi sur mia litkurteno; pro tio
mi ne havas terur-sonĝojn, kaj mi ne envias la feliĉegon de la plej
feliĉegaj, ĉar mi konsideras min perfekte feliĉa. Kaj vi ankaŭ
estas tia: vi havas patron, kiu vin amegas; kaj mia koro... Kion plu
vi volas? (Altirante ŝin al si.) Diru: ĉu vi kredas ankoraŭ je la
influo fatala de la insektoj?
Eleonoro (timeme)
Mario...
Matildo
Mario estas kompatinda vilaĝano, mia filino; ŝi estis edukita de
nekleruloj, kiuj plenigis al ŝi la kapon per absurdaĵoj. Via
religio, kiu estas tute pureca, forigas kaj batalas ĉiajn
superstiĉojn. Ĉu vi kredas, ĉu vi opinias eblaĵo, ke Dio fidu la
sekretojn de sia kompato aŭ la decidojn de sia kolero al la vagantaj
papilioj aŭ al la akridoj? Ĉu vi kredas, ke Li sciigu siajn
intencojn laŭ maniero malmulte pura aŭ mallerta, elverŝigante
oliv-oleon aŭ dispecigante spegulojn, kaj ke Li donu al estaĵo
simplanima eksterordinarajn povojn por nuligi siajn intencojn? Ĉu vi
ne vidas, ke ĉio tio estas kontraŭ la komuna saĝo kaj kontraŭ la
principoj de via kredo? Vi parolas pri nigra papilio, kaj vi ne
havis ankoraŭ, dum viaj ferioj, tagon pli ĝojan ol la hodiaŭan.
Estas motivo, por ke vi malfermu larĝe la fenestrojn de via ĉambro,
lasante, ke ili eniru centoble, la antaŭdirantaj papilioj. (Karese.)
Forkuru de la kredaĉoj, ne atentu pri malsaĝaj vortoj. Mario estas
malspritulino--ŝi vivas en la mallumo de la nescio, en kiu oni lasis
ŝin, kaj, el la mallumo, la malfeliĉa elprenas ĉiujn malĝojegajn
fantaziojn, per kiuj ŝi venenigadis kaj miregigadis vian spiriton.
Papilioj, ili estu iaj ajn, de tiu aŭ alia koloro, ĉiuj ili estas
nedanĝeraj--ili vivas serĉante la lumon--la sunon aŭ la flamon de
l' hejmoj. Ili ne alportas antaŭdirojn, ili alportas ĉarmojn, ili
estas la evidentigo de la granda vivo, kiu plenigas la planedon
loĝatan de ni. Tiaj estas la papilioj.
Sceno sesa
La samaj kaj Mario
Mario (kun pakaĵo, singultante)
Jen mi, mastrino. (Al Eleonoro.) Atentu, fraŭlino; nur pro tio, ke
mi multe amas vin, oni forsendas min.
Eleonoro
Kiu forsendis vin?
Mario
La mastrino. Ĉu vi ne scias? Mi rakontis la aferon pri la nigra
papilio, kaj ŝi maldungis min. Ĉu mi ne diris al vi, ke okazos ia
malfeliĉo? La papilio eraris: anstataŭ eniri en mian ĉambron, ĝi
eniris en la vian; sed la antaŭdiro estis por mi. Plie, mia
pugn-amuleto fendiĝis; mi lasis ĝin sub la suno. Ĉio nebona okazas
al mi. Fine, la volo de Dio plenumiĝu.
Eleonoro
Ĉu panjo forsendas ŝin?
Matildo
Jes.
Eleonoro
Kial?
Matildo
Ŝia apudesto ne konvenas al vi. Ne nur la korpaj malsanoj estas
komunikeblaj, tiuj de la spirito ankaŭ estas.
Eleonoro
Do, nur pro la superstiĉaĵoj?
Matildo
Vere tio estas bagatelo...
Eleonoro
Kvietiĝu. De nun mi ne lasos min impresi, kaj eĉ mi bonfaros al ŝi.
Matildo
Ĉu vi?
Eleonoro
Panjo diris al mi de ne longe, ke pro nescio ŝi agas malbone.
Matildo
Jes, vere.
Eleonoro
Do, la nescio estas afero facile korektebla. Kaj jen mi korektos
ŝin: mi tuj ekinstruos ŝin la legadon.
Matildo
Vi povas diri: mi tuj lumigos ŝian animon.
Eleonoro
Permesu, ke ŝi restu, panjo. Mario estas bonega knabino.
Matildo
Se vi promesas plenumi, kion vi diris...
Eleonoro
Mi promesas. Ŝi alportis al mi la mallumon, mi kompense liveros al
ŝi la lumon.
Matildo
Tre bone. Nun al la sibilo. (Vokante.) Mario!
Mario (elviŝante la okulojn)
Jes, sinjorino!
Matildo
Eleonoro petas, ke mi restigu vin, kaj mi ne volas ĉagreni ŝin, por
ke ŝi ne atribuu tion al la influo de la nigra papilio.
Mario
Tiu malŝatinda!
Matildo
Se la familianoj plaĉas al vi...
Mario (lasante fali la pakaĵon)
Se ili plaĉas!... Sed kie mi trovos la zorgojn, kiujn mi ricevas tie
ĉi, la afablaĵojn, kiujn vi faras al mi?
Matildo
Nu! Vi povas resti kun ni la tutan tempon, kiun vi volos, se vi
lernos kredi, ke la papilioj flugas pace kaj la akridoj, kaj se vi ne
faros sorĉaĵojn ĝusta-tempajn aŭ ne-ĝustatempajn.
Mario
Mi promesas, mastrino. Mi mem vivas tre enuigita de tiuj aferoj.
Ĉio okazas inverse. Ĉu vi volas scii? Mian tutan salajron de la
pasinta monato mi perdis pro aĉeto de biletoj de loterio, kaŭze de
akrideto. Mi renkontis unu ĉe mia kapkuseno, kaj pro tio, ke mia
patrino ĉiam diradis: "Akrideto ĉe kapkuseno, mono, multe da mono",
mi aĉetis biletojn abundege.
Eleonoro
Kaj poste?
Mario
Ĉiuj nepremiitaj. La papilio aliras al la ĉambro de la fraŭlino,
kaj la domo falas sur min.
Matildo
Tio taŭgas, por ke vi konvinkiĝu. Krom tio, ke vi restas en mia
domo, Eleonoro proponas instrui vin pri la legado.
Mario (ĝoj-radie)
Ĉu vi, fraŭlino?
Eleonoro
Jes.
Mario
Ha! La blanka papilio, kiu venis antaŭhieraŭ.
Matildo (severe)
Kion vi diras?
Mario
Neniam plu, mastrino... (Tre mallaŭte.) La blanka papilio... (Kun la
manoj en teniĝo de preĝo.) Legi! Kian volon legi mi havas, vivi kun
la okuloj en la libroj! Estas dirate, ke kiam oni legas, estas
kvazaŭ oni havas flugilojn--oni iras kien oni volas, ni vidas kion
ni deziras... Kaj mi tre volas vidi, sed mi estas kvazaŭ blindulino...
Ha, fraŭlino! Ne, la papilio ne estis nigra... ne povis esti... Ha,
fraŭlino!... Mi vivas antaŭ palaco el oro kaj eburo... La pordoj
estas fermitaj, interne estas riĉaĵoj... Kiaj riĉaĵoj!... Kaj jen
la fraŭlino, kiu diras al mi: "Mario, prenu la ŝlosilojn de l'
palaco, malfermu la pordojn kaj eniru". Legi!
Matildo
Nu! Ĉu vi volas?
Mario
Ĉu mi volas?! Ho, mastrino!...
Matildo
Kaj vi promesas neniam plu diri sensencaĵojn similajn al tiuj, kiujn
vi diradis al Eleonoro?
Mario
Mi diradis, ĉar mi kredis, sed nun mi estas konvikita, ke ĉio tio
estas fabelo. Papilioj, akridoj, noktuoj... (Post silento.) Legi!
(Subite.) Sed, fraŭlino, ĉu vi bone vidis...?
Eleonoro
Kion!
Mario
La... Ne... Mi ĵuras, mastrino, ke neniam plu mi parolos pri
papilioj. (Tre mallaŭte.) Legi... Lerni la legadon... Ne, ne estas
eble, ke la papilio estis nigra... Ĝi estis blua, certe, de la
koloro de l' ĉielo...
Matildo
Nu, Mario?
Mario (ekstaze)
De la koloro de l' ĉielo...
Eleonoro (ridante)
Kio, knabino...?
Mario
La... la... mia alfabetumo, fraŭlino... De la koloro de l' ĉielo,
kaj la literoj brilantaj kiel steloj... (Ploras kortuŝite.)
Matildo
Kompatinda knabino! Vere, estus kruelaĵo revenigi ŝin al la
mallumo.
(Kurteno.)
Trioleto
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
Donjo, arde mi vin adoris tuj
La unuan fojon mi vidis vin;
Sed adoro tia, en via kor'
Veran amon al mi elvekis, flor'.
La unuan fojon mi vidis vin,
Ne la plej feliĉa mi sentis min.
Alvoko
El "Rakontoj pri Amo", de João Baena
Sunradio falis sur la sep glavojn, kiuj disŝiras la bruston de la
Sankta Virgulino Dolorata, kaj du gekolomboj flirtetis super la
kornicoj de l' templo, inter la densaj nuboj de bonodor-fumo, kiuj
suprenleviĝis el la bonodor-fumiloj, maldikiĝante tra la altaroj
kaj ogivoj. Genufleksinta, tre ĉasta kaj malĝoja, tenante
blankegajn manojn kunmetitajn en sintenado de petego, kaj la beletajn
okulojn turnitajn al la ĉielo, tiu, kiun mi amas kaj pri kiu mi
sopiras, preĝis kun tiom da fervoro kaj piemeco, ke estus malfacile
scii, ĉu ŝi petegis kompaton pri siaj grandaj kulpoj, ĉu ŝi
preĝis ardege por la feliĉeco de sia amo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu tiun, kiun mi amas, kaj pri kiu
mi vane sopiras.
* * * * *
Mi amis ŝin en tiu mallonga intertempo per ĉiuj fortoj de mia
animo, per tuta sincereco kaj ekmovo de unua kor-inklino.
Kaj kiam la Diservo finiĝis, mi ekvidis, ke mia feliĉego ankaŭ
finiĝis, restante al mi nur la dolĉa-maldolĉa rememoro de tiuj
forflugantaj momentoj dum kiuj mi ekvidis la paradizon, ne povante
atingi ĝin.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon.
* * * * *
Tiu, kiun mi amas, kaj pri kiu mi sopiras, de longe forlasis min; sed
kiam ŝi forlasis min, ŝiaj belegaj okuloj renkontis la miajn, kaj
neniam plu mi povas forgesi ilin, neniam plu.
Ili estis, tiuj okuloj, tiel klaraj tiel puraj, tiel kvietaj, ke oni
dirus ilin faritaj el porcelano, kiel tiuj de la pupoj riĉaj.
Okuloj, tiaj, kiaj, ne havante la reveman esprimon de la suferantoj,
penetras en la profundon de l' koroj por ĵeti en ilin la ĝermon de
la pasio, kiu malsaĝigas kaj mortigas. Okuloj tiaj, kiaj delogas nin
kaj suprenlevas nin al la ĉielo; kiuj forpuŝas nin kaj instigas nin
al krimo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu la marverdajn okulojn de la
virino, kiun mi adoras kaj amas.
* * * * *
Ŝi forlasis min, sed ĉu brilas en la Supro la konsoliga lumo de la
stelaroj, ĉu tereniĝas ĝermigante la teron, la brulantaj radioj
de l' suno, mi vidas ilin ĉiam fiksataj sur min, persistaj kaj
kruelaj, revivigantaj al mi la doloron perdi ilin, kaj la sopiron,
kiu kortuŝas min kaj doloras min, kiel malfeliĉulon. Sed mi
deziregas vidi ilin, efektive, denove, surverŝantajn sur mian animon
turmentitan la brilegon, kiu iluminas ilin kaj poste ... poste morti.
Kaj kiam, ĉe la lasta momento, la animo forkuros el la tera
elvolvaĵo, ili venu kompatemaj kaj malavaraj, doni al mi la lastan
oleumon de sia kiso farita el lumo.
--Sankta Virgulino Dolorata, protektu mian amon. Donacu al mi la
favoron havi en la lasta momento, kiel du vakskandelegojn, tiujn
adoratajn okulojn, kiuj forkuris de mi kaj sin impresas ĉiam sur
mian retinon, persistaj kaj kruelaj, ĉu brilas en la Supro la
konsoliga lumo de la stelaroj, ĉu tereniĝas, ĝermigante la teron,
la varmegaj radioj de l' suno.
--Sankta Virgulino Dolorata, estu malsevera, estu kompatema.
Sola
(Al Donjo)
Sur placo bruega amaso da homoj
Ĝojas kaj ridas
Kontente.
En kaĝo firmita la birdoj pepetas,
Turnas, returnas
Petole.
Odoraj kaj belaj ekfloras la arboj:
Rampas la vermoj
Agemaj.
De fortepiano agorda per tremo
Vibras aero
La pura.
De ĉio, de ĉie, de l' tero ĉielen
Bruas la vivo
Ridanta.
Silenta, malĝoja, en mez' de feliĉo
Mortas sopire
Mi, sola!
Kiel knabo povas sin mem rekomendi
El "The royal star readers"
(Al la brazilaj knaboj)
1. Negocisto anoncis, ke li bezonas iun, kiu lin helpu en lia
oficejo, kaj proksimume kvindek knaboj sin prezentis petante la
oficon. Tuj li elektis unu el ili, kaj forpermesis la aliajn.
2. "Mi dezirus scii", diris unu el liaj amikoj, "kiaj estas viaj
motivoj por akcepti tiun knabon. Li ne montris al vi simplan leteron
de rekomendo."
3. "Vi tute eraras", diris la negocisto. "Li viŝis siajn piedojn,
kiam li eniris, kaj enirinte, li fermis la pordon; tio montras, ke li
estas orda kaj pura."
4. "Li tuj cedis sian seĝon al la maljunulo, kiu eniris kun unu el
la knaboj: tiamaniere pruvante, ke li estas tiel bona kiel pripensa."
5. "Li demetis sian ĉapelon, kiam li eniris, kaj li respondis miajn
demandojn rapide kaj konvene; tio pruvas, ke li estas ĝentila."
6. "Li prenis per la mano la libron, kiun mi surlasis sur la planko,
antaŭ la alveno de l' knaboj, kaj li ĝin metis sur la tablon, dum
ĉiuj aliaj paŝis super ĝi aŭ puŝis ĝin aparte; tio ĉi montras,
ke li estas zorgema."
7. "Li atendis pacience sian vicon anstataŭ repuŝi unu el la aliaj;
tiel mi sciis, sen pli da demandoj, ke li estas modesta."
8. "Kiam mi parolis kun li, mi rimarkis, ke liaj vestoj estas bone
brositaj, liaj haroj en agrabla maniero, kaj liaj dentoj blankaj kaj
puraj."
9. "Kiam li skribis sian nomon, mi vidis, ke liaj ungoj estas agrable
zorgitaj kaj neprovizitaj per pintoj kiel tiuj de kelkaj el la aliaj
knaboj."
10. "Ĉu vi ne nomas tiujn faktojn la plej bona speco de leteroj?
Mi juĝas, ke jes; kaj kion mi povas diri pri knabo, uzante miajn
proprajn okulojn dum dek minutoj, tio estas pli valora ol ĉiuj belaj
leteroj, kiujn li povas alporti al mi."
Rozoj, rozoj...
Iam matene mi vidis
Belan rozujon florantan;
Gaja, soleca rozeto
De ĝi alloge pendetis.
Blanka, pli blanka ol neĝo,
Pura, pli pura ol brilo;
Ĝin tre deziris elŝiri
Mi el ĝardena branĉeto.
Sed ĝardenisto kruela
En ĝin solvaĵon injektis,
Dolĉan, misteran. De tiam,
Ruĝa, la rozo fariĝis.
Kiel alloge sin turnis
Al mi belega la floro!
Arde mi volis ĝin tuŝi,
Krude per dornoj min vundis.
Pasis la tempo. Alvenis
Nova aŭroro printempa.
Ree ekfloris rozujoj:
Ne plu refloris la mia.
Tamen ne mortis la rozo.
Ŝanĝis nur ĝia koloro:
Flavaj sulkiĝis, ekfalis
Ĝiaj petaloj velkintaj.
Tiam la branĉo sin ĵetis
Sur min karese; kaj rozo
Dolĉe, dolĉege, tuj kuŝis
Sur ŝultro mia por kiso.
For! Tuj, rozujo kruela!
Blankan, mi amis respekti;
Ruĝan, deziris ardege;
Flavan... Rozujo malbela!
Kial ne lasis vi, ke mi
Ĝoje enspiru la virgan,
Ĉarman odoron de l' blanka?
Aŭ mi eksentu volupte
Kun pasiego kaj fajro
Brilan veluron de l' ruĝa?
Rozoj tre blankaj, tre puraj.
Rozoj, tre ruĝaj, tre ardaj,
Venu karese, multope!
Sed vi, rozaĉoj malbelaj
Jam sen odoro, velkintaj.
Ho! Kunfandiĝu en polvo,
Naŭza paŝtaĵo de l' vermoj.
La horloĝo
--Kioma horo? Ŝajne malrapidas
Horloĝo mia.
Ĝusta kun la via, tre ĝusta,
Deziras ĝin mi.
--Ne estu infano! Ne helpas,
Ke horloĝoj kune iradu.
Pli malpli rapide, aŭ ĝuste,
Ne revenas tempo estinta.
Preferinde ni ĝustigu la animojn.
Alproksimigu vian bruston al mia,
Metu la lipojn sur la miajn, ho, Donjo,
Korojn amantajn tre intimaj ni sentu.
Lulkanto
(Al Donjo)
Dormu, mia infano!
Havas koro amanta
Pli da vido akrega,
Ol la aglo fluganta.
Ĉio dormas sur tero;
Rozoj, vermoj, brutaro!
Dormas sablo arĝenta
Sub la kisoj de l' maro!
Dormu, mia infano!
Sur la volbo ĉiela
Brilas puraj la steloj,
Kaj mi gardas fidela.
En la nesto birdetoj
Krias, tremas timemaj;
Sed kviete redormas
Sub flugiloj amemaj.
Dormu, mia infano!
Dormu! Ne timu doloron
Gardas mi vin pli zorge
Ol avarulo trezoron.
Se mi estus riĉa...
(Rakonto laŭmemore verkita)
Antaŭ multaj jaroj vivis en malgranda urbo ŝuisto tre malriĉa, kiu
ne povis kompreni, kial ĉiuj homoj ne havas egalan sumon da mono.
Ĉiutage, de la mateno ĝis la nokto, li diradis:
--Mi laboradas senĉese, mi estas ŝparema, mi ne monludas, tamen
neniam mi havas monon, miaj poŝoj estas ĉiam kiel korbo truita. Ha!
Se mi estus riĉa!...
Kaj li vidadis preterpasi la lukse vestitajn personojn. Li aŭdadis
frazojn orajn: miaj juveloj, miaj kapitaloj, mia servistaro ktp. Li
ĉagreniĝis, tial, ke li ne povis paroli sammaniere, kaj tre
malfeliĉe li vivis.
Ian tagon, sidante sur lia ligna benketo, senarte farita, li ekkriis:
--Se la diablo mem volus doni al mi monon!...
Tuj eklumis fulmo, kaj aperis sinjoro ruĝe vestita, kiu diris al li:
--Bonan tagon, mia bona. Pri kio vi pensas tiel serioze! Kio estas al
vi?
--Pro kio tio interesas vin? Se almenaŭ vi donus al mi monon, multe,
multege da mono...
--Kial ne? Se vi preferas monon, ĝin vi havos. Mi donos ĝin al vi
ĉiutage.
--Vi ŝercas.
--Tute ne. Sed estas tri nepraj kondiĉoj: unue, vi diros al neniu
eĉ unu vorton pri nia afero; due, vi elspezos la tutan monon antaŭ
ol la suno subiros...
--Ĉu vi parolas senŝerce?
--Atendu momenton. Trie, se vi ne plenumos tiun ĉi interkonsenton,
via animo apartenos al mi.
--Konsentite, diris la ŝuisto, post momenta pripensado.
--Bone. Jen estas papero kaj plumo Subskribu la kontrakton per via
sango. Perfekte. Nun, eniru en vian domon, kaj ne forgesu unu vorton
el ĉio, kion mi diris.
Nova ekfulmo, kaj la ruĝe vestita sinjoro malaperis subite.
--Sendube mi revis. Tio ne estas ebla. Mono, multe, multege da mono
por mi? Ne, neeble!
Sed sur lia dika fingro briletis, kiel malgrandeta rubeno, guto de
sango. Tiam li leviĝis ŝanceliĝante, kaj malrapide direktis sin al
sia budo.
Sur la senarta ligna tablo kuŝis saketo velura. Li palpis, kaj
sentis ion malmolan, rondan. Tremante de teruro kaj pro espero, li
malfermis la saketon. Brilantaj moneroj el oro frapis liajn okulojn
mirigitajn. Kun la palpebroj senmovaj, larĝe malfermitaj, per
tremantaj manoj, li elŝutis la enhavon de la saketo, kaj la moneroj
diskuris disĵetante flavajn fajrerojn.
Oro! Oro! Oro! Ĝi estas mia! Riĉa! Mi estas riĉa, riĉega! Bone!
Ni kvietiĝu! Kion mi faros el tiu mono? Unue, mi bezonas vesti min
pli bone, loĝi en domo konvena, lui... lui, ne: aĉeti kaleŝon.
Due, manĝi bombonojn. Mi ne scias, ĉu ili estas bongustaj, aŭ ne.
Vere, neniam mi sukcesis manĝi bombonojn. Mi tuj iros... Ne, mi
devas tien sendi mian serviston. Sed, kie li estas? Ha! Tiu
malriĉulino, kiu loĝas proksime de mi, havas knabeton dekjaran.
Mi dungos lin, kaj mi pagos po 1 Sm. ĉiusemajne. Ja, tio estas
malŝparemo.
Kaj li komencis plenumi sian kontrakton. Li aĉetis ĉion, kion li
renkontis. Je la kvara horo posttagmeze restis ankoraŭ unu spesmilo.
--Almozon! Mi malsatas.
--Morgaŭ. Mi havas nur unu spesmilon, kaj mi bezonas fumi cigaron.
La sekvantan matenon, kiam li ellitiĝis, jam sur la tablo de lia
princa palaco kuŝis la infera donaco. Li matenmanĝis, kaj jungigis
la ĉevalojn al sia kaleŝo, kaj rekomencis elspezi la monon. En la
fino de la tago estis ankoraŭ multe da ĝi en lia monujo. Al lia
cerbo ne venis la plej simpla ideo pri la nepra elspezo de la mono.
Tiam li ekpromenis kun la monujo enhavanta la restantan monon. Meze
de granda publika ĝardeno, kiel hazarde, li faligis la monujon, kaj
revenis hejmen tre ĝoje. Tuj kiam li eniris, iu vokis lin.
--Sinjoro markizo, diris al li junulo, mi trovis tiun ĉi monujon,
kiu apartenas al vi.
--Ja, vi estas honesta homo. Mi estas kontenta je vi. Konservu ĝin
kiel memoraĵon de via bona ago.
--Pardonu min, sinjoro, ne pro via mono mi alportis la monujon. Mi ne
akceptas.
* * * * *
Ian tagon la policestro arestigis lin por klarigoj: oni murmuretadis,
ke li faras neleĝajn monerojn. Li prezentis specimenojn. La
spertuloj rekonis ilin leĝaj. Tamen li perdis multe da tempo antaŭ
ol la afero estis decidita. Tuj post la liberigo li trinkis iom da
brando por klarigi la ideojn. Li ne sukcesis. Tiam li drinkis. Li
ebriiĝis, kaj dormis ĝis la sekvanta tago.
Kiam li vekiĝis, bela kaj ridetanta sinjoro, frake vestita, salutis
lin, kaj tre afable diris:
--Mi havas ion por diri al vi, sinjoro.
Scivolonte li esploris la luksan ĉambregon, kaj terurigite li vidis,
ke ĉie estis oro, oro, multe da oro; sur la tablo, sur la lito, sur
la pargeto, sur la speguloj, ktp.
--Tra kie vi eniris? Kion vi deziras? Ĉu monon? Al ĉiuj diabloj la
mono!
--Ne pri mono, sinjoro, sed pri alia afero. Ĉu vi bonvolos doni al
mi aŭdiencon?
Post malĝentila oscedo, li diris:
--Bone! Sidiĝu senĝene. Mi aŭdas vin.
La sinjoro frake vestita ne akceptis la inviton. Li nur frapis sur la
plankon, kaj tuj sulfura fumo ekaperis, kaj la ruĝe vestita
donacinto de la mono sin prezentis al la kompatinda ŝuisto.
--Kio fariĝis la oro, kiun mi donis al vi?
--Ho ve! Mi drinkis, kaj mi dormis multe pli ol mi esperis. Mi ne
povis ankoraŭ elspezi la tutan monon, kiun mi ricevis hodiaŭ.
--Ne, sinjoro, vi eraras. Jam de tri tagoj vi ne elspezas la tutan
monon, laŭ nia kontrakto.
--Aŭskultu min, bona amiko. Mi aĉetis la plej multekostajn
objektojn, mi estas tre riĉega. Por diri al vi la veron, mi ne
scias, kion plu aĉeti. Mi ne volas vian oron: al mi ĝi ne donas la
feliĉon, kiun mi esperis. Forportu ĝin, kaj lasu min trankvila.
--Ne, tute ne. Vi ne aplikadis la oron, kiun mi donis al vi, en
konvena maniero. Vi forgesis, eĉ vi evitis, elspezon nefineblan, por
kiu ne estas sufiĉe da mono en la tuta mondo. Vi forgesis, vi evitis
la malriĉulojn. Neniam vi donis almozon. Neniam vi konstruis. Neniam
vi edukis. Neniam vi laboris. Oro estas mia plej bona perilo. Se mi
lasus vin kaj ne kunportus ĝin, mi perdus du gravajn posedaĵojn:
mian karan armilon kaj vin, malbonulon.
Fulmo timiga sekvis tiujn vortojn. La palacego fariĝis denove budo,
kaj en ĝia sola ĉambreto, sur la planko el tero, restis nur la
korpo senanima de la ŝuisto karbiĝinta.
Marmeze
(Al Donjo)
Ĉielo kaj maro! De tero nek ombro!
Ondegoj petolaj sinsekve la ŝipon
Ameme postvenas, proksimen alvenas,
Envolvas karese, momente haltiĝas,
Kaj tuj malaperas en sonĝo rapida.
Sur ĉiu ondeto
Vizaĝon la vian
Mi vidas kontente
Samtempe malĝoje.
Ĉielo la blua sin volbas sur maro,
Laŭŝajne grandega ombrelo,
Kaj suno brilanta trapasas, venkeca,
Heligas la maron, vivigas la mondon.
Kaj ĉio, la ondoj, ĉielo, la suno,
Prezentas verege imagon karegan,
La vian.
Sopiro! Malĝoja vorteto, kaj tamen
Amema!
Vero vera
(Al Donjo)
--Vin mi amas, kiel najtingalo
Amas la tagiĝon!
--Kaj mi ankaŭ... amas diademojn,
Riĉajn kaj brilantajn.
Pro ci, mia stelo, mi suferos
Dornojn, martirigojn!
--Kaj mi ankaŭ... pikojn de orpingloj
Suferados ĝoje.
--Kiel granda ŝildo, mia koro
Ŝirmos vin, feliĉa!
--Kaj mi ankaŭ... ŝirmos ĉion mian
Kontraŭ ŝteloj, raboj.
--Ciaj kisoj, cia bela buŝo,
Ĉiam min vivigos!
--Kaj min ankaŭ oro kaj moneroj
Certe tre ĝojigos.
--Ve! Se cia amo al mi ĉesos,
Certe tuj mi mortos!
--Kaj mi ankaŭ... ja mi baldaŭ dronos,
Ne havante monon.
--Koro bronza! Dum mi ĝoje vivas,
Nur pri vi pensante,
Revas pri la mono malŝatinda
Vi, suferigema.
--Ne koleru! Mi sincere
Amas vin pasie;
Sed... ne, ne postulu de virino
Pli ol ŝi don-povas.
Neĝa statuo
(Al Donjo)
Revante mi konstruis statuon
Sen similo en la tuta mondo,
Blanka kiel ciruso,
Brila kiel stelo.
Mi al ĝi belaĵojn ĉiujn donis.
Tiel bela estis ĝi, ke ravis
Vere min, la kreinton,
Ĝiaj formoj belaj.
Pasie mi ĵetis min rapide
Por ĝin preni arde kaj soife,
Por tuj ĝin ekanimi
Per avidaj lipoj.
Ho ve! La marmoro estis sonĝo;
Nur revaĵo la malglata formo,
El neĝaĵo farita
De ludemaj buboj.
Inter nuboj
Kia memorinda tago, tiu de la ekskurso al Pão de Assucar (Sukerpano),
la genuo de la Ŝtona Giganto, dum la neforgesebla 5a Brazila
Kongreso de Esperanto! Ĉiuj, kiuj ĝin ĉeestis, sentas ankoraŭ
hodiaŭ,--jam pasis tri monatoj!--la plezuron tiam ĝuitan, aldonitan
de la plezuro rememori agrablan temon. Meze de la vivo ĉiutaga,
proza, batalanta estis sendube vera ripozo spirita tia ekskurso, kie
regis la konfido, la amikeco, la senpriokupeco, ĉiu sin vidante
inter preskaŭ nekonatuloj, sed sin prezentante, sin konatigante per
la verda stelo, forgesante malamon, malĝojon, kontraŭaĵojn. Ĉiuj
sentis, ke ja ekzistas tio, kion oni nomas _Esperantujo_, por
esprimi lokon por paco kaj amo frata.
Tiel profundan impreson mi ricevis, ke ankoraŭ hodiaŭ spirite mi
revidas klarege la scenojn kaj la scenejon de unu el niaj plej belaj
numeroj de la programoj de niaj modestaj kongresoj. Kaj sub tia
plezuriga impreso plaĉas al mi rememorigi tian ekskurson, rakontante
al miaj legantoj (eble la multenombro estas vanta trograndigo)
kelkajn faktojn ne publikigitajn. Kiam la kongresanaro alvenis al la
stacidomo de Praia Vermelha (Ruĝa Marbordo), la vetero estis belega:
la ĉielo blua, sennuba, la aero freŝa, la tuta naturo ridetis
ĝoje: certe pro la kunhelpo de la graciaj samideaninoj. Ni restis
en ĝoja atendo dum preskaŭ unu horo ĝis la ek-supreniro. Kiam
ekveturis la unua grupo, mi rimarkis, ke unu el niaj plej belaj
samideaninoj trovas ĉiam motivon por daŭre esti en sama loko. Mi
observis la fakton, sed mi ne povis ĝin al mi klarigi. Post iom da
tempo mi ne povis min deteni, kaj mi demandis:
--Fraŭlino, kial vi ne supreniras?
--Mi tre timas, mi ne iros ĝis la supro. Mi restos tie ĉi. Mi
timas. Kion? Mi mem ne scias, sed mi timas.
S-ro Fridolino Cardoso, la afabla administranto de la aera fervojo,
kiu staris proksime, sin intermetis:
--Ĉu vi timas ian danĝeron pro la konstruado de la fervojo? Mi
certigas al vi, ke tute ne estas ia danĝero. Ne timu! Aŭskultu min
pacience!
Kaj la ĉarma fraŭlino aŭskultis pacience. Sed mi rimarkis ankaŭ,
ke por pli bone tion fari, ŝi turnis sin al la punkto fina de la
tramvojo, tiamaniere, ke ŝi povu vidi la venantajn personojn.
Sendube simpla koincido.
--Mi tuj montros al vi la pravon de miaj vortoj, daŭrigis S-ro
Fridolino. Vere, inter la deira stacidomo kaj la monteto _Urca_
estas longo je 600 metroj, kaj inter _Urca_ kaj _Pão de Assucar_, 800
metroj. Sed... vidu mem! La reloj estas faritaj el du metalfadenoj
paralelaj, fiksitaj ĉe la supra parto, kaj libera ĉe la malsupra.
--Do, la veturilo falos!...
--Tute ne! Pacienciĝu! Pezaĵoj el metalo, je 30 tonoj metraj por la
unua segmento, kaj je 33 por la dua, faras la streĉon neŝanĝebla.
Ĉiu veturilo estas sufiĉe ampleksa por 20 vojaĝantoj, sed por ilia
komforto vojaĝas nur 16. La veturilo pendas de reloj je 44
milimetroj de diametro, faritaj el ŝtalfadenoj, kaj posedas
rezisto-kapablon de 150 tunoj kontraŭ rompiĝo. La veturiloj estas
tiritaj de ŝtala ŝnurego kies rezisto-kapablo estas 26 000
kilogramoj. Sed maksimume oni bezonas nur 3000. Do, la nedanĝereco
estas klarega. La tuta vojaĝo daŭras 8 minutojn kaj duonon...
--Do, tute ne estas danĝera la vojo? interrompis la floro mirinda.
--Tute ne! Fidu tutanime!
--Bone! Ni iru!
Sed kiam la fraŭlino diris tiajn vortojn, ŝi sin jam estis turninta
al persono, ĵus alveninta, kiu tiel longe atendigis la gracian
samideaninon.
Tiam mi komprenis kiel la klarigo de S-ro Fridolino tiel bone efikis.
Mi decidis akompani la printempan paron, kaj ĝui la vojaĝon,
ĉirkaŭita de atmosfero juna kaj ama. Sed kiam mi volis eniri en la
vagoneton, S-ro Fridolino tre ĝentile malhelpis min, dirante:
--Jam enestas 16 personoj...
--Bone! rezignacie mi murmuretis. Ni lasu la 16 personojn, kaj ni
atendu nian vicon. Dume ni interparolu pri la 16 reguloj de la
fundamenta gramatiko, kaj ni ludu la rolon de la kvar personoj
ankoraŭ akcepteblaj.
Kaj mi ekmontris la gramatikon al S-ro Fridolino, kiu de tempo al
tempo diradis al mi: "Pardonu!" por doni ordonojn por la bona
funkciado de la vojaĝoj. Tiamaniere, li povis lerni nur unu vorton
en Esperanto, kaj nur unu formon gramatikan: "Pardonu!"
Fine mi lokigis min en la veturilo. Ni estis 20 personoj; sed la
administranto klarigis al mi, ke infanoj ne estas personoj, kaj pro
tio la kvar infaninoj kvinjaraj ne estas kalkuleblaj.
Kia belega panoramo! Kviete rulante sur la reloj, la pendanta
veturilo transportis nin al la supro de _Urca_. Super la
ekstremo suda de la urbo, ni estis kvazaŭ en aeroplano. Dekstre,
maldekstre, la panoramo estas impresiga. Ĉie maro, ĉie tero!
Insuloj, marbordoj, lumturoj, fortikaĵoj; la silueto malproksima de
la montaroj, kiuj plibeligas la belegan golfon _Guanabara_.
De _Urca_ ĝis _Pão de Assucar_ la veturilo rulas super la
abismo. La panoramo fariĝas pli kaj pli impresiga.
Kiam mi alvenis al la belvidejo, vasta kaj poezia, mi aŭdis s-inon F.;
--Helpu nin! Helpu nin!
--Kio okazas? mi demandis terurigita.
--Ni estas arestitaj!
Mi staris maltrankviligita. Mi vidis nek katenojn, nek policanojn,
nek modistinojn, nek florojn. Nur la muzikistaro ludis valson.
Sendube la sinjorinoj estis fiksitaj sur la benko per la akordoj de
la orkestro. Sed por tio oni petas helpon de kundancanto. Tiel mi
invitis s-inon F. por danci.
--Ne, ne! Ni estas arestitaj de la vento.
Efektive, la vento blovadis forte, kaj ne permesis, ke la sinjorinoj
stariĝas. Ok sinjorinoj, junaj kaj maljunaj, restis sidantaj silente
sur benko, batalante kontraŭ sinjoro vento! Kia forto... tiu de la
vento! Batali kontraŭ virino! Kion fari? Jen staris la demando,
kiun, pro mia konatiĝo kun tia sinjoro, mi solvis. Mi proponis
danci, denove. Fraŭlinoj kaj sinjorinoj rifuzis unuvoĉe. Se nur
promenante, la vento... Mi pravigis ilin, kaj mi dancis tute sola. Mi
ne scias, ĉu pro tio aŭ pro alia kaŭzo, la vero estas, ke la vento
kvietiĝis iomete. Eĉ tiam la sinjorinoj ne kuraĝis forlasi sian
rifuĝejon. Kun kia bedaŭro! Neniam oni dancis antaŭe sur la supro
de Pão de Assucar! Ĉu la geesperantistoj ne faros tion, malgraŭ la
vento? Por tia speco de batalantoj ne estas bariloj.
La aliaj gekongresanoj ĵus alvenas, kaj mi demandas:
--Kiu dancas? Kiu ne dancas?
Kaj mi formis du grupojn. El la nedancanta grupo mi faris muron
vivantan, kaj mi uzis ĝin, kiel ventoŝirmilon. Jen solvita la
problemo!
Ĉiuj ekdancis. Ankaŭ mi dancis kun tre gracia fraŭlino, unu el la
plej distingindaj esperantistinoj, al kiu mi klarigis la diferencon
inter venteto, vento kaj ventego.--La fraŭlino ekenuis. Tiam, mi
komparis la ventegon de la naturo kun tiu de l' koro, esperante, ke
la fraŭlino tuj komprenos min. Eraro! La fraŭlino tute ne konas la
ventegojn de l' koro! Feliĉa knabino!
Kiam ni finis la duan valson, ĉe la horizonto aperis malgranda
nubo.
--Baldaŭ ni estos ĉirkaŭitaj de nuboj, fraŭlino.
--Do, ni dancos inter nuboj?
--Jes. Sed mi opinias, ke ne estos tre agrable.
--Kial ne?
Mi klarigis al mia kunulino tion, kio estas nuboj, kaj tiufoje mia
klarigo estis interesiga. Ne dubu pri la klereco de nia samideanino.
Kaj ni restis inter nuboj, mi ne scias kiom da tempo. Mi lasas al via
sagaco, mia dubema leganto, diveni, de kia koloro estis la nuboj: ĉu
blankaj, ĉu nigraj, ĉu rozkoloraj.
Kiam mi malsupreniris, mi estis malĝoja. Mi estis pensanta pri la
revoj, nuboj kiujn ni starigas sur la ĉielo de nia vivo, kiujn la
suno de l' amo koloras, kiujn la vento de la malespero forpelas.
Confiteor
(Luiz Guimarães Filho)
Al maro, al astroj, al ventoj,
Al la plej hontema el floroj,
Konfesis mi amon la mian
Kaj mian kaŝitan turmenton.
La ne-diskretemaj homoj
Ĝin aŭdis de miaj du lipoj;
Mi diris al Di', al anĝeloj,
Per mia la voĉo poeta.
"Mi amas! Mi amas! Mi amas!"
Mi ĉie kaj laŭte ekkrias,
Al tuta la mondo mi diras.
Sed mi apud ŝi ekmutiĝas,
Ruĝiĝas, timetas, paliĝas,
Mi volas, sed diri ne scias.
Miraklo
En nokto malluma, sub vento terura,
La veloj ŝiritaj, la mastoj rompitaj,
Sur maro perfida, de ondoj ludilo,
Sen lumo, sen kredo, sen fido,
Gracia galero, beleta ŝipego,
Venkinta, fiera, kun ŝarĝo riĉega,
Humila hodiaŭ, hieraŭ vantema,
Sen gvido, al morto alkuras freneze.
Al kiu por helpo, por savo petegi?
Al kiu por amo? Al kiu sukcese
Sin turni? Ĉu sorto severa ne volas
Kompate, ke hejmen revenu ŝipanoj?
Okuloj ne vidas; oreloj nur aŭdas
La venton minacan, fortegan, mortigan.
Sopirojn profundajn la koroj elpremas,
Similaj al ŝtono de blanka tombejo.
Ventego blekegas senbride, kolere;
Sur ponto kruela aperas timeme,
Kun sekaj okuloj, la lipoj tremantaj,
Virino palega, kun filo sur brako,
Senscie kuraĝa ĉe l' vido de l' maro:
"Rapide pereu la ŝipo, pereu
La mondo, mortiĝu la suno, la steloj;
Saviĝu infano senpeka la mia."
Pliiĝas la vento, la ondoj multiĝas.
Rifaro avida atendas kaptaĵon.
Proksime, ankoraŭ cent metroj, rompiĝos
La homoj, virino, infano, galero.
Jam alproksimiĝas momento fatala,
Jam tuŝas la ŝipo la rifojn manĝemajn,
Pliiĝas la vento, la ondoj grandiĝas,
Fantomo terura finigos turmenton.
Tre alten, altegen, la ondoj leviĝas,
Portante ĉielen mizeran la ŝipon.
Kriego funebra superas ventegon,
Ventego kolera respondas terure.
"Patrino, vi diras, ke Dio ĉeestas
Sur kampo, sur astro, sur tero, sur maro.
Lin nun al mi montru, neniam Lin vidis..."
Ne finis la frazon infano senpeka.
* * * * *
Kun granda bruego, kun granda frakaso,
Mirinda ĵonglaĵo de granda lerteco,
Trans rifon saltegas fiera galero,
En golfo trankvila kviete ankriĝas.
Ami estas mia penso
Konstanta, senlaca, vigla,
Kiel la suno brila, eterna;
Hela, supera, mirinda,
Kiel radio de blua stelo;
Ami estas mia penso.
Ĉie la morto vidiĝas,
Sur la tero kaj sub la ĉielo,
Forta, terura, timinda.
En la mezo de ĉi-teruraĵoj
Ami estas mia penso.
Vivi estas ĝoje, brile,
Aŭ malĝoje, malhele, malriĉe;
Ĝu' sin miksas kun doloro.
Ne grave! Malgraŭ ĉio, antaŭen!
Ami estas mia penso.
Pasas la jaroj. Printempo
Ridema de longe forlasis min;
Venas vintro glaciiga,
Sed ne soligas min la espero.
Ami estas mia penso.
En la tombo, sub la plato,
La vermo; diros entuziasme,
Kun admiro tre sincera:
Ni ne tuŝu lin, amikoj miaj!
Ami estis lia penso!
Lina el Moskvo
(El Dro Nuno de Andrade)
"Kiun aĝon, kiun religion, kiun nomon?" demandis la juĝisto,
sulkigante per la mano haraĵa la denuncon, solan dokumenton
postulitan por permesi la kondamnon al mortpuno.
"Tridekjara, hebreino, Lina Petrowski", respondis la juĝotino per
voĉo unutona, preskaŭ ne movante la lipojn, en fordonita sintenado,
kun la rigardo fiksita sur la katenoj.
Ŝi estis virino ankoraŭ bela, sur kies vizaĝon paligitan la
malfeliĉo gravuregis fortike siajn signojn. Oni divenis pro la rando
ruĝa de la palpebroj, la postsignon de la sendormeco kaj pro la
kuntiriĝo de la buŝo senkolorigita, la historion de malnova doloro.
Ŝi mortigis dum unu sola nokto kvar soldatojn dormantajn; kaj kiam
ŝi estis arestata, oni surprizis ŝin kisanta kun frenezulina
fervoro la ponardon, uzitan por la buĉado.
--Ĉu vi konfesas la krimon, pri kiu oni akuzas vin?
--Certe, mi konfesas. Mi mortigis ilin: kvar soldatojn. Ili dormis.
Mi iris malrapidege, piedon post piedo, sen la plej malgranda bruo,
retenante la spiron, kaj mi ponardis ilin, ne donante tempon, por ke
ili ĝemu, per tiu ponardo, kiu kuŝas tie sur la tablo. Dum ses
jaroj mia kara kunulo restis senokupa, sed kiam de ĝi mi petis
helpon,--ho!--ĝi vundis kvazaŭ tondro bonvena.
Kaj unusalte ŝi kurbiĝis sur la armilon, kisis ĝin, kaj revenis al
sia loko kaj al la sama fordonita sintenado.
La juĝisto fikse ŝin rigardis.
La lipoj de la malfeliĉulino tremadis, kvazaŭ la malvarmo de la
ŝtalo estis kaŭzinta en ŝi strangajn kuntiriĝojn voluptajn.
--Parolu, ordonis la juĝisto. Diru la kaŭzon, kiu vin instigis al
la krimo.
--Ĉu paroli? Ne estas necese. Sufiĉas, ke vi elpremu mian koron, en
kiu mi kunpremis, dum ses jaroj troe longaj, la nedireblan stimulon
de la venĝo. Eltirigu mian koron el la brusto, premegu ĝin, kaj vi
scios.
--La juĝisto ne volas frazojn. Parolu, mi ripetas.
--Nu! mi parolos. Ĝi okazis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko
Sergio komencis sian malnoblan regadon de turmentego, dissemante
larmojn kaj malpuraĵojn... Ĉu vi scias tion? Eble ne. La moralo de
la sklavoj ne ĉiam estas la moralo de la liberuloj. Via moŝto
juĝista estas unu el ili: vi servas la tiranecon, kio volas diri, ke
vi servas la inferon. Vi demetis la homan indecon profite je plenigo
de la stomako! Fine: mi kredas je la fatalaj dekreto; de l' sorto...
Via moŝto juĝista estas difinita de la sorto, kaj eble mi vin
timegigas.
--Mi malpermesas diri tiajn flankaĵojn. Se vi ne respondas, mi vin
vipigos.
--Estis en Moskvo, en la jaro 1899. La grandduko, zorganto de la
orfejoj, sin okupis precipe pri la senhonorigo de la edukatinoj. Unu
el ili, suferantino de la malĉastulo imperia, rakontis al sia frato,
leŭtenanto de la gvardioj, sian nemezureblan malfeliĉon. La junulo
rapidegis al la palaco, ekcitis la granddukon al mortiga duelo; sed
la malkuraĝulo rifuzis batali, kaj sendis al Siberio la venĝanton
de la senhonoritino.
La rusaj princoj ne batalas: ili malgloriĝas.
En tiu sama epoko Sergio dekretis la elpelon de la hebreoj. Mia patro
forkuris; kaj mi restadis, kune kun mia patrino paralizita. Ni estis
enskribitaj en la malnobla registrolibro....
--En kia registrolibro?
--En tiu de la prostituinoj. Sed mi petas pardonon de vi. Mia patrino
estis sanktulino, kaj mi estis virgulino...
La juĝisto stariĝis subite, kvazaŭ li vidis aperi, kuraĝega,
antaŭ siaj okuloj, la fantomon de la malĝojego, kaj kun la haroj
starigitaj kaj la buŝo malfermegita balbutis:
--Mi ne komprenas. Mi ĵuras je Dio, ke mi ne komprenas.
* * * * *
--Ho! Via moŝto juĝista havas koron... Kia surprizo! Mi klarigos.
La dekreto ordonis, ke la hebreoj estu elpelitaj, sed ke la hebreinoj
estu tolerataj, kondiĉe ke ili sin enskribigos en la prostituina
registrolibro... Ĉu vi nun komprenas? Por ne forlasi mian
patrinon!... mi enskribiĝis.
Preskaŭ neniam mi eliris el mia hejmo: La virinoj estis kaptataj sur
la stratoj kaj alkondukataj al la plej proksima polica posteno... por
kuracista ekzameno. Iun tagon mi iris al la apoteko pro kuracilo por
mia patrino... Oni min arestis... Ho! Kia kruela afero! Oni
alkondukis min al la posteno, kaj mi estis brute ekzamenita. Mia
virgeco ŝajnis ribelo. Oni alkondukis min al la apudesto de la
grandduko!... Li mem, la ponardisto, ankaŭ min ekzamenis. Mi estis
sveninta. Kiam mi rekonsciis, mi aŭdis la voĉon kapro-similan de la
grandduko: "Oni alkonduku ŝin al la polica posteno, kaj oni ordonu
al ĉiuj soldatoj, ke ili plenumu la ordonojn de la dekreto."
La juĝisto alproksimiĝis al la malfeliĉulino, kaj sensente li
provis ŝiri la katenojn per siaj ungoj.
"Tremetante pro teruro, mi alvenis al la polica posteno. La ordono de
Sergio, akceptita per aplaŭdadoj, estis plenumota... Ree mi svenis.
Mi ne scias kiom da tempo daŭris mia turmento. Mi ne scias. Dio
volis, ke mi ne mortu. Por kio? Por min venĝi! Kaj mi venĝis!
Rekonsciante, mi havis la korpon traboritan per doloroj kaj
malpuraĵoj... Interne de mi malplenaĵo... mi estis sen animo.
Starantaj, kraĉospruĉitaj per la ebrieco de volupto kaj de
malĉasteco, kvar soldatoj...
--Mi estas nomata Ivan Koroff, mia bela...
--Mi estas Miĥaelo Turgueff, amatino mia...
--Stanislavo Kryé, mia koro...
--Petro Sturm, birdeto mia...
Frenezigita, kun la kruroj ŝanceliĝantaj kaj lacigitaj, trempegita
je kolero kaj antipatiego, mi alflugis domen: mia patrino estis
mortinta."
"Ĉu vi volas forkuri, filino mia?" demandis la juĝisto, grincigante
la dentojn, kaj kun la pupiloj tre plilarĝigitaj, kiel tiuj de
mortanto.
"Ne!" ekkriis Lina Petrowski: "mi volas morti. Mi vestigis mian
patrinon per ŝiaj plej bonaj vestoj; mi faris ŝian enterigiron. Mi
ŝin akompanis al la tombejo, kaj post kiam la tombisto finis sian
laboron de eterna estingado, mi falis kun la brusto kaj la vizaĝo
sur la teron malkompaktan de la tombo, mi gluis la buŝon sur la tero
amika kaj mi paroladis persiste en la ĉerkon. Mi diris la ĵuron de
la venĝo..."
"Ĉu vi volas forkuri, martirino?" ree demandis la juĝisto,
algluante la lipojn febrajn sur la manojn glacie malvarmajn de la
mortigintino.
--Ne, mi volas morti, nur. Mi kolektis la lastajn monerojn, mi
aĉetis ponardon, kaj mi komencis mian dolorplenan vivon de ombro
vaganta, ĉe la ĉirkaŭaĵoj de la grandduka palaco. Neniu atentadis
pri mi. Mi makuladis la vizaĝon per koto, mi dormadis sub la ĉielo,
somere kiel vintre, timante malsaniĝi, timante morti, petante
almozon de la malriĉuloj, evitante la soldatojn, forkurante de la
lumo, por atendi Sergion.
Kvin jarojn, pli ol kvin jarojn, tiele, kun vulkano en la brusto kaj
la ponardo apud la koro...
Unu tagon mi aŭdis ekbruegon, neniam antaŭe sentitan. Terurigite,
mi eliris el mia kaŝejo, antaŭvidante, ke mia venĝo min
forlasas... La bombo de Kalaieff punis la turmentanton de mia vivo...
Ĝi estis la venĝo de Kalaieff, kiu tiam efektiviĝis, sed ne la
mia, ho! ne... De sia malproksima tombo mia patrino kriegadis. De sia
nekonata ekzilejo mia patro sendadis manosignojn nekompreneblajn...
Sur la litaĉo de la polica arestejo mia virgeco sangomakulita
singultadis... Mi havis la vidon fantoman de la fino de l' mondo. La
pecetoj de la korpo de Sergio kotmakulas la asfalton de la placo, kaj
mia imagkapablo konvulsie skuetita ekvidadis, ĉe nigra fendo de la
tero, la demonon subteriĝi kunportante en siaj brakoj kun karesoj
ekstremaj, la animon de la grandduko... Subite, kiel sonoriloj por
mortintoj, sonis en mia kranio kvar nomoj malbenitaj... Mi ne povus
diri tion, kio okazis... Mi memoras malprecize, ke mi faradis
demandojn... Oni arestis min. Mi pasigis ok monatojn suferante en
karcero malluma kaj mucida; sed mi ne malsaniĝis, malgraŭ la
remaĉado laciga de la fortegaj puŝoj al venĝo, transdonita, per la
volo de la sorto, de la ordonanto al liaj banditoj... Fine oni
senmuŝigis la arestejon, elpelante la mizerulojn.
La pafado de la kozakoj, tondranta en la stratoj, senpezigis la
imperiestran kason je la ŝarĝo nutri la arestitojn. Mi eliris kun
mia ponardo. Neniam ili esploris miajn poŝojn, mirakle!
Ĉe la pordo de la arestejo, soldato elparolis mian nomon... Mi
returnen rigardis rapide, kaj mi rekonis unu el la kvar!
--Kiel vi estas nomata?
--Stanislavo Kryé. Venu kun mi. Mi dolĉe ĉagreniĝas pro via
foresto. Miaj kamaradoj ankaŭ sopiras...
"Kaj... Ĉu vi iris?" demandis angore la juĝisto.
--Mi iris, al la sama polica arestejo. Ĉeestis la kvar.
Facile mi cedis al ĉio, kondiĉe ke ili min kaŝus dum la nokto,
ĉar mi timas la pafadon... Ili promesis. Mi fermis la okulojn kaj mi
sentis la ponardon tremeti, apud mia karno, kun intensa ĝojego
paradiza... Mia sento-kapablo vaporiĝinta ne plu lasis al mi la
konscion de mia korpo... Mi ne scias, mi ne scias... Mi submetiĝis
al ĉio, kaj kiam eknoktiĝis, mi ŝajnigis dormi. La kvar, tiuj
dormegis. Tuj, ĉe la komenco de ilia dormo, mi provis stariĝi.
Petro Sturm ronkis pli laŭte. Mi timis ilin veki, kaj mi refalis en
mian ŝajnan dormon. Fine, ho! mi stariĝis, kaj mia kara ponardo
sendis al la Sergia kunesto la kvar senditojn de la infero. Jen mia
historio. Ĝi estas malĝoja, ĉu ne? Nun mi bezonas morti. Ĉu vi
scias ia kialon? pro tio, ke, por plenigi mian mizeron, mi timas...
ke mi estas patrino.
La juĝisto rigidigis sian korpon, etendis la muskolojn per larĝa
movo kata, prenis la ponardon de Lina, ekkriis malespere kaj kuris
delirante, tra la koridoro, eksteren...
--Mi volas mortigi la granddukon... mi volas rehonorigi la homan
indecon... mi volas venĝi la malfeliĉegon de Rusujo...
Kaj li svingadis la ponardon, kun la frunto ŝvitanta, la haroj
stariĝintaj, la buŝo plena de ŝaŭmo.
Li estis freneziĝinta.
Destino
Kiu diris al la stelo la vojon,
Kiun sur ĉielo blua ĝi sekvos?
Kiel sian belan neston faradi
Tre facile frue birdo eklernis?
Kiu diras al kreskaĵo: "Ekfloru!"?
Por la muta vermo, kiu teksadas
Ĝian silkan kaj blankegan mantelon?
La fadenojn, kiu al ĝi estigas?
Eble iu al abelo instruis,
Kiu nun zumadas sur flora kampo,
Kie devas serĉi sian mielon,
En la blanka floro, aŭ en la ruĝa?
Ke vi estas mia vivo, anĝelo,
Vivo mia viaj belaj okuloj,
Amo via mia tuta feliĉo:
Tion iu diris al mi neniam.
Kiel la abelo flugas al kampo,
Kiel sur ĉielo kuras la stelo,
Kiel al la homo ĝia destino
En la penso sin konigas instinkte,
Mi, fide, sur via brusto diina
Volas vivi kaj plenumi destinon.
Mi venas, tial, ke mi vivas pro vi,
Por vi nur povas mi morti feliĉa.
(Traduko dediĉita al fraŭlinoj Maria Luiza Bocayuva kaj Esther
Bloomfield)
Piednotoj
[1] Fama portugala poeto, verkinto de "La Luziadoj". Elparolu: Kamonhez.
[2] Fama brazila verkisto. Elparolu: Alenkar.
[3] Tio signifas: vi estas tre klaĉema.
[4] Elparolu: Bom dia! (Bonan tagon!)
[5] ar--signifas portugale "aero". Ĝi estas ankaŭ la finaĵo de l'
verboj de la unua konjugacio portugala.
[6] queimar--(elparolu: kejmar, la akcento sur la lasta silabo)
signifas: bruli.
[7] Fama portugala verkisto. Elparolu: Aleŝandre Erkulano.
[8] Korbisto, kiu faris korbon, povas fari centon. Tio signifas, ke
tiu povas fari plu malhonestaĵojn, kiu kutimas fari ilin.
[9] Uyara--Spirito aŭ feino, kiu laŭ la popola kredo, loĝas ĉe la
fundo de l' riveroj.
[10] Kvartalo de la urbo Rio de Janeiro.
Notoj de transskribinto:
Diversajn preserarojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.
End of the Project Gutenberg EBook of Ama Stelaro, by Nuno Baena
*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK 52111 ***
Excerpt
Eldonejo:
Oskar Ziegler & Ko., Marktredwitz (Bayern)
Dediĉo 5
Al la leganto 6
La korvo kaj la vulpo (trad. el Coelho Netto) 7
La nigra papilio (trad. el Olavo Bilac) 43
Trioleto (originale verkita)* 76
Alvoko (trad. el João Baena)* 77
Sola (originale verkita)*...
Read the Full Text
— End of Ama Stelaro —
Book Information
- Title
- Ama Stelaro
- Author(s)
- Baena, Nuno
- Language
- Esperanto
- Type
- Text
- Release Date
- May 20, 2016
- Word Count
- 14,557 words
- Library of Congress Classification
- PM
- Bookshelves
- Esperanto, Browsing: Language & Communication, Browsing: Literature
- Rights
- Public domain in the USA.